Anna Nicole Smith
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 12 Dec. 2011.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Anna Nicole SMITH (naskita kiel Vickie Lynn MARSHALL; 28-an de novembro, 1967 – 8-a de februaro, 2007) estis usona fotomodelino, kiu unue populariĝis en virmagazino Playboy en 1993, kiam ŝi estis "Playmate of the Year" (Playboy-fotomodelino de la jaro).
Ŝi poste koniĝis pro sia edziniĝo al nafto-firmaestro kaj miliardulo J. Howard Marshall kiu estis 63 jaroj pliaĝa ol ŝi. Post lia morto, ŝi komencis longdaŭran batalon pri sia parto de la postlasataĵo, kiu atingis eĉ la Usonan Suverenan Kortumon.

