Anna Seghers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Seghers
Persona informo
Anna Seghers
Naskonomo Netty Reiling
Naskiĝo 19-an de novembro 1900 (1900-11-19)
en Majenco
Morto 1-an de junio 1983 (1983-06-01) (82-jaraĝa)
en Orienta Berlino,  Germana Demokratia Respubliko
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko BerlinoParizoMeksiko vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoHungario vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Kolonjo vd
Partio Komunista Partio de GermanioSocialista Unueca Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Johann Lorenz Schmidt vd
Infanoj Pierre Radvanyi • Ruth Radvanyi vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
Laborkampo romano vd
Aktiva dum 1924– vd
Verkado
Verkoj The Seventh Cross vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna SEGHERS (naskiĝis la 19-an de novembro 1900 en Mainz, mortis la 1-an de junio 1983 en Orienta Berlino) estis juddevena germana aŭtorino kun komunismaj idealoj. En la jaro 1933 ŝi fuĝis de la nazioj el Germanio tra Francio kaj Hispanio al Meksiko. En 1947 ŝi konforme al sia politika sinteno ekloĝis en Germana Demokratia Respubliko GDR, kie ŝi ĝismorte restis.

Inter ŝia verkaro plej famas la romano “Das siebte Kreuz” (=La sepa kruco), kiu temas pri la fuĝo de sep kaptitoj el faŝisma koncentrejo. Ses el ili estas retrovataj, mortigataj kaj ligataj al lignaj krucoj. La sepa kruco restas vaka: ĝi estas simbolo de la espero en preskaŭ senespera tempo. Kvankam tiu ĉi romano en 1944 estis tre sukcese filmigita en Usono, Anna SEGHERS pro sia komunisma sinteno longtempe ne trovis veran aprobon en la okcidenta mondo.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aufstand der Fischer von St. Barbara (1928)
  • Der Kopflohn (1933)
  • Das siebte Kreuz (1942)
  • Transit (1944)
  • Die Toten bleiben jung (1949)
  • Die Entscheidung (1959)
  • Das Vertrauen (1968)
  • Überfahrt (1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]