Anna Tőkés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Tőkés
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1903 (1903-03-01)
en Târgu Mureș
Morto 25-an de decembro 1966 (1966-12-25) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

TŐKÉS Anna estis hungara aktorino. Ŝi naskiĝis en Marosvásárhely la 5-an de marto 1898 kaj mortis en Budapeŝto la 25-an de decembro 1966.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Tőkés lernis en aktorlernejo de Koloĵvaro. Ŝi debutis en 1923 en Timişoara, poste ŝi ludis en Turda, Târgu Mureş, Arad. Ŝi kontraktis al Renaissance Színház, ŝi ludis en la Gaja Teatro kaj ekde 1925 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Intertempe ŝi pasigis duonjaron en Usono. Ekde 1928 ŝi ludis en la Teatro Magyar, ekde 1930 en Nacia Teatro. Inter 1931–1935 en Gaja Teatro, ekde 1935 ĝis sia morto ŝi estis anino de Nacia Teatro. Ŝi estis laŭreato de Kossuth-premio (1952) kaj ŝi estis eminenta artisto (1956).

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Stella (Crommelynck: Csodaszarvas);
  • Éva (Imre Madách: Az ember tragédiája);
  • Margit (Goethe: Faust);
  • Anna (Bíró L.: Hotel Imperiál);
  • Nyina (Csehov: Sirály);
  • Ophélia, Gertrud (Ŝekspiro: Hamlet);
  • Melinda (József Katona: Bánk bán);
  • Iréne (Ferenc Herczeg: Bizánc);
  • Lady Milford (Schiller: Ármány és szerelem);
  • Lady Macbeth (Ŝekspiro: Macbeth);
  • Bernarda (García Lorca: Bernarda Alba háza);
  • Phaedra (Racine).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cenner M.: T. A. (adattár, 1980).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.