Anna de Kleve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anna de Kleve (portreto de Hans Holbein la malpliaĝa)

Anna de Kleve (naskiĝis la 22-an de septembro 1515, mortis la 16-an de julio 1557) estis la kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio).

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

Anna naskiĝis proksime al Duseldorfo, Germanio, kaj estis la dua filino de Johano la 3-a (Duko de Kleve) kaj Maria de Jülich-Berg. Johano, kiu influiĝis de Erasmo de Roterdamo, estis modera protestanto.

Fianĉiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Jane Seymour, la tria edzino de Henriko la 8-a, Thomas Cromwell, la ĉefa ministro, serĉis novan edzinon por sia majstro. Plejparte pro la religia politiko de la reĝo, romkatolikaj regantaj familioj de Eŭropo ne interesiĝis. Kiam Anglio estis minacata de romkatolika alianco, Thomas Cromwell decidis ke necesis protestantino. Johano 3-a de Kleve estis kontraŭulo de la romkatolika Sankta Romia Imperiestro Karlo la 5-a, kaj pro tio Cromwell kredis ke la geedziĝo de Henriko kaj filino de Johano estus avantaĝa por Anglio. Li komisiis Hans Holbein la malpliaĝa pentri portretojn de Anna kaj ties fratino Amelia. Kiam Henriko vidis la portretojn, li elektis Anna.

Tamen sekvis katastrofo. La senpacienca Henriko maskveste renkontis Anna ĉe Rochester (Kent) preskaŭ tuj post ŝia alteriĝo. Reveninte al Londono, li plendis al Cromwell ke ŝi ne sufiĉe belis. Krome Henriko alte taksis edzinan klerecon kaj Anna ne estis bone edukita. Laŭ iuj onidiroj, Anna iom malbonodoris (eble ŝi aŭ ne kutimis porti ĉiam purajn vestojn aŭ ŝi ne uzis parfumojn aŭ ŝi ne sufiĉe ofte lavis sin). La reĝo urĝis Cromwell eltrovi pretekston nuligi la fianĉiĝon, sed tio ne eblis sen granda risko ke la alianco al germanaj protestantoj rompiĝus. Onidire Henriko kolere batis la orelojn de Cromwell, kies influo malpliiĝis pro la afero.

Edziĝo kaj eksedziĝo[redakti | redakti fonton]

La nupto okazis ĉe la reĝa palaco en Greenwich la 6-an de januaro 1540. Tamen la sekva nokto fiaskus. Henriko diris al Cromwell ke li ne povus amori Anna, kaj aldonis, "Antaŭe ŝi ne tre plaĉis al mi: nun eĉ malpli." Dum pluraj semajnoj Henriko kaj Anna dormis samlite sed senamorade. Anna naive diris al nobela sekvantino ke ŝi kredis ke kisoj sufiĉis por gravedigi virinon: la sekvantino eksplikis la veron, kaj tio naŭzis Anna. Pli kaj pli Henriko apartigis sin de Anna, ne kaŝante ke li neniam amoris ŝin. La 24-an de junio 1540 li komandis Anna forlasi la kortegon. La 6-an de julio oni informis ŝin ke Henriko verŝajne dezirus nuligon de la geedziĝon. Post farsaj diskutoj, dum kiuj ekzemple medicinisto atestis ke Henriko ja kapablus havi orgasmon kaj korteganoj atestis ke Henriko plendadis ke li neniam povus amori Anna, la nuligo okazis la 9-an de julio. Anna tute ne kontraŭis.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

Pro tio ŝi ricevis malavaran kompenson, inkluzive grandajn bienojn. Ŝi kaj Henriko iĝis amikoj kaj la reĝo priskribis ŝin kiel "mia tre amata fratino". Ŝi ofte ĉeestis la kortegon, kie ŝi estis la plej altranga virino krom nur la edzino kaj filinoj de Henriko.

Post la senkapigo de Catherine Howard en 1542, Anna kaj sia frato petis Henrikon reedziĝi al ŝi, sed tiu firme rifuzis. Ŝi rapide retiris la proponon.

En 1553 kiam Maria la 1-a surtroniĝis kaj rajdis al Londono kune kun sia fratino Elizabeto la 1-a, Anna bonvenigis ilin. Ŝi ĉeestis la kronadon de Maria, sed malofte ties kortegon. Kiam ŝia sano malboniĝis, Maria permesis al ŝi loĝi en reĝa domego ĉe Chelsea (nun distrikto de Londono). Anna mortis la 16-an de julio 1557 ĉe Kastelo Hever, Kent. La 3-an de aŭgusto ŝi entombiĝis en Abatejo Westminster.