Anna von Mildenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna von Mildenburg
Persona informo
Naskonomo Anna Bellschan von Mildenburg
Naskiĝo 29-an de novembro 1872 (1872-11-29)
en Vieno
Morto 27-an de januaro 1947 (1947-01-27) (74-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Edz(in)o Hermann Bahr
Okupo
Okupo operkantisto • verkisto
vdr

Anna von Mildenburg (n. 29-an de novembro 1872 en Vieno; m. 27-an de januaro 1947 samloke), nask. Bellschan von Mildenburg, edziniĝinta kiel Anna Bahr-Mildenburg, estis sopranistino kaj glorata interpretisto de Wagner.

Ŝi estis lernanto ĉe Rosa Papier kaj Johannes Ress ĉe la Viena Konservatorio, poste ĉe Cosima Wagner kaj Gustav Mahler.

Ŝia unua engaĝo estis je 1895 ĉe la Hamburga Urboteatro, kie ŝi devis kanti la rolon de Brünnhilde, unu el la plej malfacilaj roloj de Wagner. Kun Gustav Mahler, kiu jam ekde 1891 estis kapelmajstro ĉe tiu ĉi domo, ŝi komencis amrilaton, kiu tamen en 1897 jam klare malvarmiĝis. En 1897 ŝi kantis en Bayreuth Kundry.

Kvankam la amrilato kun ŝi estis pasinta, Gustav Mahler vokis ŝin en 1898 al la Viena Kortegopero, kie ŝi en la famaj enscenigoj de Mahler treege sukcesis. Jam en la unua jaro oni pagis al ŝi 14.000 Guldenojn (ĉ. egalvaloro de 112.000 Eŭroj); ŝia salajro per tio egalis al tiu de Mahler, kiu direktis la Vienan Kortegoperon. Anna von Mildenburg estis ĝis 1917 glorata membro de la Viena Kortegopero. La prezentado de Tristan und Isolde, ĉe kiu Mildenburg kantis Isolde, Alfred Roller kreis la scenaranĝon kaj Mahler dirigentis, ĝis nuntempe validas kiel legenda prezentado.

Anna von Mildenburg gastis ĉe la Festivaloj de Salcburgo 1922–1927 en Das Salzburger Große Welttheater de Hugo von Hofmannsthal kaj instruis en 1929 ĉe la Internacia Somerakademio Mozarteum en Salcburgo.

Komune kun ŝia edzo Hermann Bahr ŝi ricevis honortombon sur la komunuma tombejo de Salcburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]