Annam
Annam (An Nam Trung Bo) estas strio de la orienta marbordo de la Hindoĉinia duoninsulo, en Vjetnamio el ĉ. 150.000 km2. Ĝi estis franca kolonio. Ĝia nomo signifas la suda Pacifiko. Ĉi tiu ebenaĵo estas trairata de la montĉenaro Annam, kies pleja alteco troviĝas sur Ngoc Linh (2.598 m).
Historio [redakti]
La areo estis konkerita de Ĉinio en la jaro 200 a.K. kiu nomis ĝin Annam, nomo kiu neniam estis uzata de la lokanoj. Ĝi iĝis sendependa en la 15-a jarcento, preparante la vojon por stabila avancado de la vjetnamojk ĝis la delto de la rivero Mekongo. Kiam Vjetnamio estis unuigita en 1802, la urbo Hué iĝis la ĉefurbo de ĉi tiu regiono regata de la Imperiestro de Annam.
La centro de Vjetnamio falis laŭgrade sub regado de Francio en la 19-a jarcento; iĝante protektorato inter la jaroj 1883 kaj 1885 kaj la kortego ĉe Hué nur havis simbolan aŭtoritaton. La regiono estis dividata inter Norda kaj Suda Vjetnamio en 1954 kaj la lasta imperiestro estis eltronigita en 1955. En 1976 ĉesis la divido inter Nord-Vjetnamio kaj Sud-Vjetnamio. Inter la plej gravaj loĝlokoj de ĉi ebenaĵo troviĝas Da Nang kaj Hue.