Annamária Barabás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annamária Barabás
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1977 (1977-01-22) (47-jaraĝa)
en Baraolt
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

BARABÁS Annamária [baraba:ŝ] estas rumania hungara-svisa operkantistino (soprano). Ŝi naskiĝis en Baraolt la 22-an de januaro 1977.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Annamária Barabás studis en muzikfakultato de Braŝovo, poste en konservatorio de Lausanne en klaso de Brigitte Balleys. Ŝi pluperfektiĝis en Italio kiel studentino de Luciana Serra kaj Claudio Desderi. Ŝi debutis en 2007 en Festivalo Ticino Musica (Svislando) en Locarno en ĉefroloj de operoj Lo Speziale kaj La Canterina de Joseph Haydn. En 2008 en Sanremo (Italio) en kantokonkurso Franco Alfano ŝi estis finalistino. En junio 2009 en Nimes (Francio) en Internacia Operkonkurso ŝi gajnis la 3-an premion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]