Anne Hathaway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anne Hathaway (2010)

Anne Jacqueline Hathaway (prononco [ˈhæθəweɪ]; 12-an de novembro 1982 en Brooklyn, Novjorko) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel filino de juĝisto kaj sceneja aktorino, plenkreskis en New Jersey. Post kiam lia frato publike anoncis sian samseksamon, la familio ŝanĝis de la romkatolika eklezio al la episkopa eklezio de Usono, ĉar ili ne interkonsentis pri rilato de la romkatolika eklezio al la samseksamo.

Ŝi vizitis Vassar College kaj ŝanĝis al Gallatin School of Individualized Study de Universitato de Novjorko. Jam dum ŝia studado atingis ŝi kelkajn premiojn.

La unuan fojon ŝi ludis en la televida serio Get Real. Mondkonatecon akris ŝi en 2001 per la filmo The Princess Diaries, en kiu ŝi ludis kun Julie Andrews. En la komedio, ŝi ludas negravan usonan junulinon, kiu ekkonas, ke ŝi estas fakte princino de malgranda lando. La unua partro kostis 37 milionojn da USD, sed alportis pli ol 108 milionojn da USD en la nordamerikaj kinejoj. Tiun filmon sekvis tri jarojn poste la dua parto The Princess Diaries 2 (2004).

Filmaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001: The Princess Diaries
  • 2001: The Other Side of Heaven
  • 2002: Nicholas Nickleby
  • 2004: Ella Enchanted
  • 2004: The Princess Diaries 2: Royal Engagement
  • 2005: Hoodwinked (angla sinkronvoĉo de Red)
  • 2005: Havoc
  • 2005: Brokeback Mountain
  • 2006: The Devil Wears Prada
  • 2007: Becoming Jane
  • 2008: Get Smart
  • 2008: Passengers
  • 2008: Rachel Getting Married
  • 2009: Bride Wars
  • 2010: Alice in Wonderland
  • 2010: Valentine’s Day
  • 2010: Love and other Drugs
  • 2011: One Day
  • 2012: The Dark Knight Rises

Serioj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Get Real