Anne Hidalgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Politikistino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Hidalgo (apartigilo).
Anne Hidalgo
Persona informo
Ana María Hidalgo Aleu
Anne Hidalgo
Naskonomo Ana María Hidalgo Aleu
Naskiĝo 19-an de junio 1959 (1959-06-19) (64-jaraĝa)
en San-Fernando
Religio ateismo vd
Etno Spanish immigration to France vd
Lingvoj francahispanaangla vd
Ŝtataneco FrancioHispanioHispanioHispanioFrancio vd
Alma mater Jean Moulin University - Lyon 3 • Université Paris-Nanterre vd
Partio Socialista Partio vd
Subskribo Anne Hidalgo
Familio
Gefratoj Mary Hidalgo vd
Edz(in)o Jean-Marc Germain • Philippe Jantet vd
Amkunulo Jean-Marc Germain vd
Infanoj Matthieu Jantet-Hidalgo • Elsa Jantet-Hidalgo • Arthur Germain vd
Profesio
Okupo politikisto • Personnel of direct services to individuals vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anne Hidalgo en 2010 en Parizo, okaze de la lanĉo de la defilo de la Ĉina novjara festo, sur la placo de la urbodomo en Parizo.

Anne HIDALGO (naskiĝinta la  19-an de junio 1959(nun 1959-06-19) en San Fernando en Hispanio) estas franca politikistino. Ŝi estas membro de la socialisma partio de 1994.

Eksa nacia sekretariino de la partio pri kulturo kaj amasinformiloj, post komisio pri profesia klerigo. Unua vicurbestro de Bertrand Delanoë de marto 2001, ŝia listo gajnis la municipajn balotojn de marto 2014 kaj ŝi fariĝis en la 5-a de aprilo 2014 la unua virino urbestro de Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Origino kaj privata vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita de hispanaj enmigrintoj, kiuj ekloĝis en 1961 en Liono kun siaj du filinoj, Anne Hidalgo kreskis en Vaise, kvartalo de Liono. Ŝiaj gepatroj reiris al Hispanio dum ŝia pli aĝa fratino, Maria, regas entreprenon en Los Angeles, en Kalifornio. Naskita Ana Hidalgo, ŝi akiris la francan naciecon kun siaj gepatroj la 25-an de julio 1973, kaj havas duoblan naciecon de 2003[1].

De junio 2004, ŝi estas edzino de Jean-Marc Germain, eksa estro de asistantaro de Martine Aubry kaj deputito de Hauts-de-Seine de 2012. Ili kune havas unu infanon kaj ŝi estas patrino ankaŭ de du infanoj de antaŭa geedziĝo.

En la ministeriaj asistantaroj de registaro Jospin[redakti | redakti fonton]

Inter 1997 kaj 2002, Anne Hidalgo laboris en tri ministeriaj asistantaroj en la registaro Jospin, unue en la asistantaro de Martine Aubry, ministro pri dungado kaj solidareco kiel konsilisto, poste ĉe Nicole Péry, subministro pri virinaj rajtoj kaj profesia klerigo, de 1998 ĝis 2000, kiel teknika konsilisto, poste konsilisto en la asistantaro, partoprenanta aparte pri la preparo de leĝoj pri pareco kaj profesia egaleco inter virinoj kaj viroj. De novembro 2000 ĝis majo 2002, ŝi estis teknika konsilisto poste komisiita pri sociaj rilatoj kaj ŝtatoficistara statuto en la asistantaro de Marylise Lebranchu, ministro pri justico.

2008-2014 : Unua vicurbestro de Parizo, komisiita pri urboplanado kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Post la municipaj balotoj de 2008, Anne Hidalgo restis la unua adjunkto de la urbestro de Parizo, Bertrand Delanoë. Ŝi estis komisiita pri urboplanado kaj arkitekturo[2] kaj prezidis la administran konsilion de Atelier parisien d'urbanisme[3].

Regionaj balotoj de 2010[redakti | redakti fonton]

Anne Hidalgo en amaskunveno de la kampanjo por la francaj regionaj balotoj de 2010 de la socialisma partio en la vintra cirko de Parizo.


Municipaj balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 2014, en la dua vico de la municipaj balotoj, la listoj, kiujn ŝi kondukis, arigis majoritaton en la Konsilio de Parizo[4]. La 5-an de aprilo 2014, ŝi estis elektita per la Konsilio de Parizo estro de la ĉefurbo, fariĝante la unua virino en tiu posteno.

Prezidanta batalo de 2022[redakti | redakti fonton]

Ŝi kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Insigno Komandoro de la ordeno de Izabela la Katolikino

La 13-an de julio 2010, Anne Hidalgo estis altigita al komandoro de la Ordeno de Izabela la Katolikino, ekvivalento de la Honora Legio en Hispanio[5]. Tiuj insignoj estis donitaj al ŝi laŭ propono de la hispana registaro kaj laŭ decido de la reĝo Johano Karlo, de la hispana ambasadoro en Francio, kiu substrekis tiam ke « tiu insigno konsistigas agnoskon al la hispana enmigrado en Francio per Anne Hidalgo, kiu prezentas por ni ekzemplan modelon de sukcesinta integriĝo »[6].

La 14-an de julio 2012, ŝi estis nomumita kavaliro de la Honora Legio[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tago en kiu mi fariĝis franca. Paris Match via anne-hidalgo.net (la 8-an de aŭgusto 2013). Arkivita el la originalo je 2013-12-14. Alirita la 12-an de aŭgusto 2013.
  2. La nova vivo de Anne Hidalgo, gazeto "Le Parisien", la 21-an de marto 2009
  3. Administra konsilio de APUR. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2014-05-22.
  4. Municipaj balotoj de 2014 : Anne Hidalgo fariĝas la unua virino urbestro de Parizo, gazeto Le Monde, la 30-an de marto 2014
  5. Ordenita ekvivalenta al la Honora Legio en Hispanio. Blogo de Anne Hidalgo. Arkivita el la originalo je 2012-03-10. Alirita 2014-05-21.
  6. Vidéo : Anne Hidalgo ordenita de la hispana reĝo. LeParisien.fr. Arkivita el la originalo je 2010-08-25. Alirita 2014-05-21.
  7. Honora Legio : Simone Veil, Juliette Gréco, Michel Blanc en la promocio 2012. LeMonde.fr.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]