Anne McCaffrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Inez McCaffey
Anne McCaffrey
Anne McCaffrey
Anne McCaffrey
Persona informo
NomoAnne Inez McCaffey
Dato de naskiĝo1-a de aprilo 1926
NaskiĝlokoKembriĝo (Masaĉuseco)
Dato de morto21-a de novembro 2011
MortolokoDragonhold-Underhill, County Wicklow
Mortokialoapopleksio [+]
Aĝo je morto85
Okupoj kaj profesioj
Okupoverkistino
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
InfanoTodd McCaffrey [+]
Lingvoj
Denaska lingvoangla lingvo [+]
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoMargaret Edwards Award, Premio Hugo por la Plej Bona Romaneto, Premio Nebulozo por la Plej Bona Romaneto, Edward E. Smith Memorial Award, Balrog Awards, Eurocon, Robert A. Heinlein Award, Ditmar Award, Gandalf Award, Writers and Illustrators of the Future, Premio Damon Knight, Science Fiction and Fantasy Hall of Fame [+]
Retpaĝohttp://www.annemccaffrey.net/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Anne Inez McCaffey (naskiĝis la 1-an de aprilo 1926 en Kembriĝo (Masaĉuseco), mortis la 21-an de novembro 2011 en Dragonhold-Underhill, County Wicklow) estis usona verkistino

Ŝi estas konata por ŝia abunda verkaro en sciencfikcio, inter kiu la serio da romanoj: La drakrajdantoj de Pern, verko tutmonde konata.

Vivo

Ŝi lernis la kanton dum 9 jaroj sed ne sukcesis atingi profesian nivelon. Ŝi enskribiĝis en la porvirina universitato Radcliffe College, kaj tie atingis diplomon pri slava lingvaro kaj literaturo en 1947.

En 1950 ŝi edziniĝis kun H. Wright Johnson, kaj naskos tri gefilojn: Alec Antony, (1952), Todd (1956) kaj Georgeanne (1959); ŝi ekkonis la sciencfikcion kaj verkis en 1953 kelkajn novelojn, kiuj ne trafis sukceson.

Krom okaza okupo kiel amatora aktorino, ŝi ŝajnas sin teni je dommastrumado. Tiam, ŝi rekomencas verki. "The ship who sang" (la ŝipo, kiu kantis, 1961) markas la ekon de ŝia sciencfikcia kariero.

En 1970 ŝi eks-edziniĝas kaj iras vivi en Irlando (lando de sia prapatroj) en domo, kiun ŝi nomis "Dragonhold Underhill" (Draka fortikaĵo sub la monteto), kun ŝiaj gefiloj Todd kaj Georgeanne, kaj katoj.

Verko

La verkaro de Anne McCaffrey konsistas el serioj da romanoj:

  • The Brain & Brawn Ship (La ŝipo kun karno kaj cerebro) estas malvolvo de sia novelo "The ship who sang" (1961)
  • Dragonriders of Pern (La drakrajdantoj de Pern), komencita en 1968 restas ŝia ĉefa verko.
  • Doona (1969)
  • Dinosaur Planet (Planedo de la Dinosaŭroj 1978)
  • The Talents universe (La Superdotitaj) kiuj konsistigas el du sub-serioj:
    • To Ride Pegasus kaj sekvo (Rajdi Pegazon 1973)
    • The Tower and Hive (la Turo kaj la Abelujo 1990)
  • The Crystal Singer (La Kristala Kantistino 1982)
  • Planet Pirates (Planedaj piratoj 1990)
  • Acorna (Akorna, la unukornula knabino 1997)

Eksteraj ligiloj