Anne Parr (grafino de Pembroke)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Parr
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1515 (1515-06-15)
en Londono
Morto 20-an de februaro 1552 (1552-02-20) (36-jaraĝa)
en Baynard's Castle
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro Sir Thomas Parr vd
Patrino Maud Green, Lady Parr vd
Gefratoj William ParrCatherine Parr vd
Edz(in)o William Herbert vd
Infanoj Henry Herbert, 2nd Earl of Pembroke • Sir Edward Herbert • Lady Anne Herbert vd
Profesio
Okupo honordamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anne PARR (grafino de Pembroke) (n. ĉ. 1514, m. la 20-an de februaro 1552) estis fratino de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio), kaj inter la sekvantaro de ĉiuj edzinoj de tiu reĝo.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Anne Parr naskiĝis ĉ. 1514. Ŝiaj gepatroj estis Kavaliro Thomas Parr de Horton House, Northamptonshire, kiu devenis de Eduardo la 3-a (Anglio), kaj ties edzino Maud Green. Thomas Parr estis ŝerifo de Northamptonshire kaj ministro de Henriko la 8-a; Maud Green, Damo Parr, servis en la domanaro de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. Anne Parr havis fraton, William Parr (1-a grafo de Essex), kaj fratinon, Catherine Parr, kiu iĝis la sesa edzino de Henriko la 8-a. Damo Parr estris la reĝan lernejon por filinoj de nobeloj, kaj tie Anne edukiĝis.

Ĉe la reĝa kortego[redakti | redakti fonton]

En 1528 per la peto de sia patrino Anne Parr eniris la sekvantaron de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. En tre tikla epoko, kiam multaj perdis siajn postenojn (kaj foje siajn vivojn) pro la nestabila religia politiko de la reĝo kaj ties edziĝaj problemoj, Anne sukcese servis ĉiujn postajn edzinojn de Henriko. Kiam ties kvara edzino Catherine Howard estis arestata pro adulto, kontraste al pluraj aliaj anoj de la reĝina domanaro Anne ne estis akuzata pro komplico, kaj la reĝo konfidis ŝiajn juvelojn al ŝi.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Februaron 1538 Anne edziĝis al William Herbert (1-a grafo de Pembroke), kiu ĝuis la favoron de Henriko.

Fratino de la reĝino[redakti | redakti fonton]

La 12-an de julion 1543 ĉe Hampton Court Anne ĉeestis, kaj estis formala atestantino de, la nupto de Henriko kaj sia fratino Catherine. Anne iĝis la ĉefa ĉambristino de sia fratino. Catherine kaj Anne favoris protestantismon. En 1546 protestantino Anne Askew estis arestata pro herezo, kaj torture ekzamenata pri la religiaj kredoj de Anne kaj Catherine Parr kaj aliaj anoj de la reĝina domanaro. Malamikoj de Catherine kaj Anne ricevis permeson aresti ilin, sed Catherine reamikiĝis al Henriko antaŭ ol la planitaj arestoj povus okazi.

La 28-an de januaro 1548 Henriko mortis. William Herbert nomumiĝis kuratoro de lia sekvanto, Eduardo la 6-a. La 11-an de oktobro 1551 William ricevis la titolon grafo de Pembroke. La sekvantan jaron Anne Parr mortis.

Gefiloj de Anne Parr kaj William Herbert[redakti | redakti fonton]

Anne Parr kaj William Herbert havis tri gefilojn: