Anne Vanderlove

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anne Vanderlove
Persona informo
Plumnomo Anne Vanderlove
Vera nomo Van Der Leeuwe
Dato de naskiĝo 11-a de novembro 1943
Loko de naskiĝo Hago
Okupo
Aĝo 69
v  d  r
Information icon.svg

Anne Vanderlove (naskiĝis la 11-an de novembro 1943 en Hago; vera nomo Van Der Leeuwe) estas franca kantistino Post infanetaĝo en Nederlando ŝi revenis Francion kiam ŝiaj gepatroj eksiĝis.

Ŝi registris sian unuan diskon, kaj koncertrondis tra Francujo en 1967. Tiam ŝia kanzono ‘’Ballade en Novembre’’ (Novembra balado) havis grandegan sukceson. Bedaŭrinde ŝia impresario, la diskfirmao, la radiostacioj senhonte ekspluatis ŝian naivecon de juna nova artisto. Ŝi do rebelis, iomete mallerte, kaj sekve estis bojkotita de ili. Kuraĝe ŝi mem eldonis siajn diskojn, koncertis en urbetaj kulturcentroj, sed dumlonge neniam estis aŭdebla el radioj aŭ TV.

Post dekjara silento ŝi eldonis novajn diskojn en 2000 kaj 2003.
Ŝi ricevis la ‘’Grand Prix de l’Académie de la Chanson française’’ (Granda premio de la franca kanzono) en 1967, kaj la ‘’Oscar de la Chanson française’’ (Oskaro de la franca kanzono) en 1981.

Eksteraj ligiloj [redakti]