Anne Vanderlove

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio Post infanetaĝo en Nederlando ŝi revenis Francion kiam ŝiaj gepatroj eksiĝis.

Ŝi registris sian unuan diskon, kaj koncertrondis tra Francujo en 1967. Tiam ŝia kanzono ‘’Ballade en Novembre’’ (Novembra balado) havis grandegan sukceson. Bedaŭrinde ŝia impresario, la diskfirmao, la radiostacioj senhonte ekspluatis ŝian naivecon de juna nova artisto. Ŝi do rebelis, iomete mallerte, kaj sekve estis bojkotita de ili. Kuraĝe ŝi mem eldonis siajn diskojn, koncertis en urbetaj kulturcentroj, sed dumlonge neniam estis aŭdebla el radioj aŭ TV.

Post dekjara silento ŝi eldonis novajn diskojn en 2000 kaj 2003.
Ŝi ricevis la ‘’Grand Prix de l’Académie de la Chanson française’’ (Granda premio de la franca kanzono) en 1967, kaj la ‘’Oscar de la Chanson française’’ (Oskaro de la franca kanzono) en 1981.

Eksteraj ligiloj