Anne of Green Gables (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kovrilo de frua eldono

Anne of Green Gables (t.e. Anna de Verdaj Gabloj) estas romano verkita de Lucy Maud Montgomery. Ĝi eldoniĝis en 1908. Mark Twain nomis ĝin "la plej dolĉa kreaĵo pri la vivo infana ĝis nun verkita". La romano temas pri la vivo de juna orfino, Anne Shirley, en Insulo de Princo Eduardo. La libro furore sukcesis, kaj la aŭtorino poste verkis ĉ. 20 aliajn romanojn, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne.