Anni-Frid Lyngstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anni-Frid Lyngstad
Lyngstad dum la monda premiero de filmo Mamma Mia! en Stockholm, en julio de 2008
Lyngstad dum la monda premiero de filmo Mamma Mia! en Stockholm, en julio de 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Anni-Frid Synni Lyngstad
Alie nomata Frida Lyngstad Reuss
Naskiĝo 15-a de novembro 1945
Deveno Flago de Norvegio Bjørkåsen, Ballangen, Norvegio
Ĝenroj Ĵazo, Popmuziko
Profesio kantistino
Instrumentoj Voĉa muziko, piano
Aktivaj jaroj 19671984; 19962004
Eldoninto EMI, Polar Music, Andersson Records
Parencaj
temoj
ABBA
v  d  r
Information icon.svg

Anni-Frid "Frida" Synni Lyngstad (naskiĝis la 15-an de novembro 1945) estas kantistino, eksano de la sveda pop-muzika grupo ABBA. Ŝia deveno estas germana kaj norvega.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frida naskiĝis en Ballangen ĉe Narvik en Norvegio kiel filino de Synni Lyngstad kaj Alfred Haase. Haase estis germana soldato kiu kunlaboris al la nazia programo por purteni la arjan rason, la celo estis ke Frida poste estos transportita al Germanio, kiel multaj norvegaj infanoj por estonte naski purajn arjajn infanojn. Je la fino de la Dua Mondmilito Haase estis revokita al Germanio. Survoje la ŝipo sur kiu li veturis sinkis kaj li estis registrita kiel malaperinta. Sed Haase postvivis kaj nun vivas en Germanio kie Frida vizitis lin antaŭ kelkaj jaroj. Estis emocia renkonto kaj Frida kiu estis ege kortuŝita ne bone sciis kion fari kun la sperto. Nun ŝi retiriĝeme vivas kaj luktas kun ŝia pasinteco. Pro la interrilato kun Haase la patrino de Frida en postmilita Norvegio estis maldelikate traktita. La avino de Frida decidis kunpreni sian 18 monataĝan nepinon kaj transloĝiĝis al Svedio. La patrino de Frida poste sekvis, sed mortis antaŭ ol ŝia filino fariĝis 2 jara. Frida kaj ŝia avino restis en Svedio, en Torshälla, vilaĝo tuj apud la urbo Eskilstuna.

Kiam ŝi estis 11 jara Frida debutis kiel kantistino dum prezentado profite al la Ruĝa Kruco. Ekde ŝia 13-jaraĝo ĝis ŝia 23-jaraĝo ŝi kantis i.a. en la Ewald Eks kvintett dans-orchest kaj Bengt Sandlund's big band. En 1961 ŝi renkontis Ragnar Fredriksson, sia unua edzo de kiu ŝi poste divorcis. Kune ili havis du infanojn, Hans (1963) kaj Lise-Lotte (1967-1997). Ragnar kaj Frida fondis en 1964 propran grupon, Anni-Frid Four.

Je la 3-a de septembro 1967 Frida gajnis talentulkonkurson en Stokholmo kun la kanto En ledig dag (Libera tago) kaj akiris la ŝancon por aperi antaŭ la televido. Sufiĉe rapide post tio ŝi subskribis kontrakton ĉe EMI records, kaj ŝi unua disko En ledig dag / Peter, kom tillbaka (Libera tago / Peter, revenu) estis eldonita. Ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj Frida antaŭ ĉio estis konata pro siaj rektaj aperoj, kaj multe malpli pro siaj diskoj. Kune kun la sveda kantistoj Lasse Lönndahl kaj Charlie Norman (kantisto/pianisto) ŝi rondveturis en Svedio dum la someroj de 1968, 1969 kaj 1970. Ŝi estis en 1969 unu el la parteprenintoj al la svedaj elektoj por la Eŭrovido-Kantokonkurso kaj finiĝis je la kvara loko. Frida ne havis sukceson per siaj diskoj, kaj en 1972 ŝi estis maldungita fare de la kompanio EMI. Estis ŝia fianĉo Benny Anderson, kiu sukcesis enfakigi ŝin ĉe Polar Music.

En 1969 Frida, por la unua fojo, renkontiĝis kun Benny Andersson, post tio li agis kiel sia produktisto ĉe EMI. La kunlaboro inter Benny, Frida, Agnetha Fältskog kaj Bjorn Ulvaeus efektiviĝis en 1970. Kune ili partoprenis en la kabared-spektakto “Festfolket” (la gefianĉoj). La spektaklo ne tre sukcesis kaj la planoj por nova bando estis flankenmetitaj.

La granda trarompo por Frida venis kun ABBA: la grupo gajnis la unuan premion dum la Eŭrovido-kantkonkurso en Brighton (je la 6-a de aprilo 1974) per la kanto 'Waterloo' (Vaterlo). ABBA postvivis la efemeraĵan stigmon, kiun multaj gajnintoj portis kun si, kaj daŭrigis per televidaperoj, koncertoj kaj surdiskigoj en Eŭropo, Usono, Japanio ktp. Kun la apero de furorkanto 'SOS' (1975) por ĉiuj fariĝis klare, ke ABBA estis signifa popgrupo. La ABBA-erao reportis la patron Alfred Haase en la vivon de Frida. Danke al artikolo pubikigita en la germana pop-magazino 'Bravo' kun ĉiuj datumoj de la diversaj membroj de ABBA, la scivolemo de Andrea Buchinger vekiĝis. Ŝia onklo ankaŭ nomiĝis Alfred Haase, kaj kiam ŝi demandis lin, montriĝis, ke li estas la patro de Frida. Daŭris iom da tempo antaŭ ol Frida volis lin renkonti, ĉar estis multe da reagoj je la biografiaj rakontoj en la gazetaro kaj la plimulto da ili ne estis aferkoncernaj.

La geedziĝo kun Benny Andersson ankoraŭ ne daŭris tri jarojn, post jaroj da gefianĉiĝo ili geedziĝis je la 6-a de oktobro 1978. La divorco sekvis en februaro 1981. Benny forlasis Frida-n pro Mona Norklit, sveda televida personulino.

Post ABBA[redakti | redakti fonton]

Post kiam ABBA ne plu metis konkretajn planojn en la agendon por registri novan diskon, Frida reprenis sian solokarieron kun la de Phil Collins produktita albumo 'Something's Going On' (Io okazas) el (1982), de kiu la unuopa disko 'I know there's something going on' (Mi scias, ke io okazas) fariĝis granda furorkanto. De ĉi tiu kanto mondvaste vendiĝis preskaŭ 1 miliono da ekzempleroj. 'Something's going on' fariĝis n-ro 1 en Svedio, Belgio kaj Norvegio, venis en la Pintajn 10 de Aŭstralio kaj diversaj eŭropaj landoj kaj en la Pintajn 20 en Germanio. La aldona albumo 'Shine' (Brilu) el (1984), produktita de Steve Lillywhite, multe malpli bone sukcesis en la furorlistoj. La albumo venis en la Pintajn 10 de Svedio, Norvegio kaj Belgio kaj en la Pintajn 20 en Nederlando. Frida ĉesigis sian internacian karieron kaj post tio neniam plu surdiskigis anglalingvan albumon.

En la komenco de la 1990-aj jaroj Frida estis, intertempe avino, engaĝita ĉe ekologio-projektoj kaj la (viv)medio. Speciale ŝi subtenis organizojn The Natural Step (La natura paŝo) kaj Artister för miljö (Artistoj por la medio). Ĉi tiuj ekskursetoj ne estis multe pli ol hobio-projektoj. La germana princo Heinrich Ruzzo Reuß von Plauen de la nobela familio Reuß fariĝis ŝia sekva edzo, ili geedziĝis en Danlando en 1992. Per tio Frida akiris la oficialan titolon de princino. Ili ekloĝis en Svislando kun la ĝemelfilinoj Henriëtte kaj Pauline el lia unua geedziĝo. Frida aperis en 1993 unufoje kun la "The Real Group" (La vera grupo) dum festspektaklo honore al la 50-a naskiĝtago de Reĝino Silvia. Tie Frida kaj The Real Group kantis, laŭ ideo de Frida, senakompanan version de Dancing Queen (Dancanta Reĝino) de ABBA.

La sekvantaj jaroj estis en la kadro de personaj tragedioj en la vivo de la intertempe griz/blonda Frida. Ŝia edzo mortis pro kancero en novembro 1999 (49-jaraĝa), du jarojn post kiam ŝia filino kun Ragnar Fredriksson, Lise-Lotte, mortis dum aŭto-akcidento en Usono. La edzo de Frida estis bona amiko de la sveda reĝo kaj lia familio kaj Frida intertempe ankaŭ amikiĝis. Frida faris diversajn projektojn kun la sveda reĝino Silvia. La reĝaj geedzoj kun siaj infanoj ĉeestis dum la entombigo de la edzo de Frida.

Post 1996 Frida ne plu surdiskigis kantojn. Nur de tempo al tempo ŝi konsentis pri dueto aŭ kunlaboro kun artistoj, kun kiuj ŝi havis specialan rilaton. Tiel ŝi surdiskigis la klasikaĵon 'La Barcarolle', dueto, kiun ŝi kantis kun la itala operokantistino Filippa Giordano . La muzikaĵo estis lanĉita sur la disko Il rosso amore (delŭe) de Filippa Giordano nur en Japanio (2002). Plue ŝi, por la bona celo, en 2003 surdiskigis popular-religian dueton 'Lieber Gott' (Kara Dio), kune kun la tute nekonata Dan Daniell, kiu kiel Frida loĝis en la svisa Zermatt. Kun vendo de malpli ol 500 ekzempleroj la disko tute fiaskis. La plej freŝdata surdiskigo de Frida (2004) estas la kanto The sun will shine again, (La suno denove ekbrilos) verkita de Jon Lord, eks-ano de Deep Purple. Jon Lord kaj lia edzino fariĝis tre bonaj amikoj de Frida post la morto de ŝia edzo. Kelkaj aperoj en nur la germana televido sekvis, sed tio nur kondukis al unuopa eldono de la disko, La malrapida kanto nur haveblas sur la disko Beyond the notes (Malantaŭ la notoj) (2004) de Lord.

Je la fino de 2005 de Frida aperigis DVD-on kun resumo de sia tuta solokariero ekde 1967 ĝis 2005. La DVD ankaŭ enhavas novan intervjuon (2005) kun Frida, en kiu ŝi diras, ke ŝia ambicio por daŭrigi sian kantokarieron finiĝis. Tamen ŝi diras, ke ŝi sekrete revas pri plua kunlaboro kun ABBA. Sed estas tre dubinde, ĉu la sukcesaj solistoj Benny, Björn kaj Agnetha ankaŭ volas tion. Antaŭ nelonge konatiĝis, ke Universal Music, la kompanio de Frida, rezignis pri la angla eldono de ŝia nova DVD. Frida tamen povas, post preskaŭ kvardek jaroj, retrorigardi al tre sukcesa kariero kun ABBA. Bedaŭrinde ŝia solokariero ne sukcesis. Tio je granda bedaŭro de ŝiaj ankoraŭ ĉiam fanatikaj admirantoj.

Solkantaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Anglalingvaj albumoj:
    • Shine (1984)
    • Something's Going On (1982)
  • Svedlingvaj albumoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]