Annibale Stabile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Annibale Stabile (ĉ.1535 – aprilo 1595) estis itala komponisto de la renesanco. Li estis membro de la Roma Skolo, kaj supozeble li estis lernanto de Palestrina. Precipe li aktivis en Romo, sed je la fino de sia vivo li vojaĝis por mallonga tempo al Krakovo en Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Notoj pri sia junaĝo estas malekzaktaj, sed supozeble li naskiĝis en Napolo kaj verŝajne li estis kantknabo ĉe Sankta Johano Laterana en 1544 kaj 1545. "Annibale contralto" ankaŭ estas notita en la sama preĝejo en 1555 kaj 1556; ĉar estas neverŝajne, ke 20-jarulo estus surlistigita kiel kontraldo, tiu ĉi eble estintus alia persono; alternative oni proponis, ke Annibale naskiĝis meze de la 1540-aj jaroj. Stabile mem menciis, ke li studis ĉe Palestrina, kiu estis maestro di cappella [kapelmajstro] ĉe Sankta Johano Laterana en 1555 kaj 1556.

Stabile iĝis kapelestro en Sankta Johano Laterana en 1575 kaj tenis tiun ĉi postenon ĝis 1578, kiam li ŝanĝiĝis en similan postenon ĉe la Germana Kolegio. Ĉar Giovanni Dragoni ankaŭ tenis la pozicion de kapelmajstro ĉe Sankta Johano Laterana ekde 1576, ambaŭ estus dividinta la postenon inter si dum du jaroj. En 1582 Stabile estis ordinita kiel sacerdoto kaj en 1590 li refoje ŝanĝis la postenon kaj iĝis kapelestro ĉe Santa Maria Maggiore, kie li estis dungita ekde 1591 ĝis 1594. Li translokiĝis al Pollando komence de 1595 deĵore ĉe reĝo Sigismundo la 3-a Vasa, kiu ofte dungis italajn muzikistojn, sed Stabile mortis post kiam li estis nur du monatojn en Krakovo. La mortokaŭzo ne estas notita, sed la vojaĝo al Pollando ne estis senriska: la renoma madrigalkomponisto Luca Marenzio ankaŭ mortis post vojaĝo al Pollando (1599), penado kiu difektis lian sanon.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Stabile skribis mesojn, motetojn, litaniojn, himnojn kaj aliajn skralajn komponaĵojn en naŭ apartaj publikaĵoj. Du el liaj meskolektoj unue aperis en Vasovo en 1979 kiel Msze królewskie (reĝaj mesoj), kiujn li verkis por sia dunginto Sigismundo la 3-a. Unu el liaj mesoj — la Missa cantantibus organis — nekutime kombinas 12 sendependajn voĉojn kaj estas kunlaboraĵo kun Palestrina kaj aliaj. Nur la Kyrie, Credo kaj Crucifixus supervivis de tiu ĉi verko.

La stilo de Stabile similis al tiu de Palestrina, precipe en lia voĉkanta muziko. Kvankam li kutime skribis muzikon iom malpli kontrapunkte kompleksan kiel lia instruisto, li laŭokaze preferis kanonojn, speciale en siaj motetoj. Lia profana muziko, ĉefe madrigaloj, ofte estis de facila karaktero, nekutima trajto por membro de ka Roma Skolo, kies muziko oftege estis fama pro sia pietato, por ne diri severeco.

Li publikis tri librojn da madrigaloj. La duan el ili li verkis kunlabore kun Giovanni Maria Nanino (1581). Ĉiuj tri verkkolektoj aperis en Venecio, pli kompleza medio por publikado de facila profana muziko kaj la lej vigla centro de muzikeldonado en Italio dum la malfrua 16-a jarcento.

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]