Annie Fischer
Annie FISCHER [ani fiŝer], hungare Fischer Annie estis hungara pianistino.
Ŝi naskiĝis la 5-an de julio 1914 en Budapeŝto, kaj mortis la 10-an de aprilo 1995 en la sama urbo.
Biografio
Ŝi june frekventis la muzikan ĉeflernejon kaj la debuta koncerto okazis en 1924. Post 2 jaroj ŝi jam koncertis en Svislando. Ŝi atingis la unuan lokon en Budapeŝto en internacia pianina konkurso en 1933. En 1937 ŝi edziniĝis al Aladár Tóth. Dum la 2-a mondmilito la geedza paro rifuĝis al Svedio, ĉar ŝi estis judino. Ili hejmenvenis en 1946. Poste ŝi ofte koncertis en Britio, Nederlando, Francio, Svislando kaj en 1961 en Usono. Ŝi nemiam instruis, sed ofte ŝi donis konsilojn al gejunuloj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1949, 1955 kaj 1965.