Anna de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anno de Aŭstrio)
Anna de Aŭstrio
Reĝedzino de Francio
Ceteraj titoloj arkidukino
Persona informo
Ana de Austria
Naskonomo Ana María Mauricia de Austria y Austria-Estiria
Naskiĝo 22-an de septembro 1601 (1601-09-22)
en Valadolido
Morto 20-an de januaro 1666 (1666-01-20) (64-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioFrancioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Anna de Aŭstrio
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio vd
Patro Filipo la 3-a vd
Patrino Margareto de Aŭstrio vd
Gefratoj Maria Anno de Hispanio, Sankta Romia Imperiestrino • Ferdinando de Aŭstrio, Kardinalo-Reĝido • Filipo la 4-a • Infante Carlos of Spain • Infante Alonso of Austria • Infanta Margarita of Spain • Infanta Maria of Austria vd
Edz(in)o Ludoviko la 13-a de Francio
Infanoj Ludoviko la 14-aFilipo de Francio vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna de Habsburgo aŭ Ana Maria Mauricia, pli konata kiel Anna de Aŭstrio (franclingve Anne d'Autriche) naskiĝis la 22-an de septembro 1601 en Valladolid kaj mortis la 20-an de januaro 1666 en Parizo. Ŝi fariĝis proedziĝe reĝino de Francio kaj de Navaro ekde 1615 ĝis 1643, kiel edzino de Ludoviko la 13-a.

Anna estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a (1578-1621) kaj de la ĉefdukino Margerito de Aŭstrio (1584-1611).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam la kardinalo Richelieu mortis en 1642, kaj sekve Ludoviko la 13-a je la 14-a de majo 1643, Anna de Aŭstrio oficiale fariĝis regentino de la reĝlando ĉar ŝia filo, la estonta Ludoviko la 14-a, estis nur kvinjara infano. Ŝi nomumis la kardinalon Jules Mazarin kiel sia ĉefministro. Anna grandege estimis tiun italdevenan politikiston, kaj ekzistis eĉ rumoroj pri iu sekreta edziĝo inter la du ŝtatestroj.

La politika graveco de Anna ne haltis kiam la dektrijara Ludoviko fariĝis jure plenaĝa en 1651, sed daŭradis ĝis la morto de Mazarin, okaze de kio la juna reĝo finfine proprigis al si la potencon. Tiam, ŝi retiriĝis kaj mortis ĉe malsanulejo Val-de-Grâce, kvankam ŝia filo ĉiam amegis ŝin.

Kunteksto (Richelieu)[redakti | redakti fonton]

La reĝo Henriko la 4-a, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Mediĉo. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini: la deziro de la kardinalo alproksimiĝi al la kortego devis atendi. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. Ludoviko la 13-a iĝis reĝo nur 14jaraĝa en Reims en 1614. Post unu jaro li edziĝis en Bordozo al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo Filipo la 4-a, sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.

Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de 1789, komence de la Franca Revolucio. En tiuj la episkopo de Luçon (posta Richelieu) sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Richelieu, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en 1622) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.

Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro (favoratulo). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partopreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al Kolonjo kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego. En 1631 la reĝo nomumis lin duko de Richelieu. Ĉar tiu opiniis, ke la hispandevena reĝino povus influi la reĝon al paciĝo kun Hispanio, Richelieu apartigis ŝin disde la reĝo, kio poste inspiros la verkiston Aleksandro Dumas la romantismajn romanojn pri la malica kardinalo kaj la bonaj tri muskedistoj.

La kardinalo Richelieu ĉe la sieĝo de La Rochelle (1627-1628) kontraŭ la protestantoj, de Henri-Paul Motte.

Krome Richelieu reformis la administradon, ekonomion, renovigis la mararmeon, protektis la Sorbonon, kreis la Francan Akademion kaj protektis la artojn. Francio estis kaŝe apoginte la potencojn malamikajn de Habsburgoj nome Svedio kaj Nederlando en la Tridekjara Milito. Post malvenko de svedoj en Nördlingen, en 1635 Richelieu eniris rekte en la milito kontraŭ Hispanio. Ĉefe li apogis katalunojn kaj portugalojn kontraŭ la centra kastilia monarkio kaj agadis sude kie konkeris la tiamajn katalunajn graflandojn Rusiljono kaj Cerdanjo.

La situacio de la reĝino estis tiam malforta ĉar ne naskis ankoraŭ heredonton, sed en 1638 naskiĝis filo, kiu estos poste Ludoviko la 14-a. Krome la reĝino naskis ankaŭ alian princon, kaj kun la hereda afero solvita, ŝia influo kreskis. Dum la milito en 1642 la kardinalo mortiĝis kaj nur post kelkaj monatoj ankaŭ la reĝo Ludoviko la 13-a. Iom poste la franca armeo venkis super la hispanoj en Rocroy. La reĝino Ana de Aŭstrio funkciis kiel regentino kaj kiel ĉefministro alia kardinalo, nome Mazarin, kiu sekvis la politikon markitan de Richelieu.