Anny Ondráková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anny Ondráková
Persona informo
Anny Ondra
Naskonomo Anna Sophie Ondráková
Naskiĝo 15-a de majo 1903
en Tarnów

Galicio
Aŭstrio-Hungario

Morto 28-a de februaro 1987
en Germanio Hollenstedt, FRG
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj polaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Familio
Edz(in)o Max Schmeling
Amkunulo Karel Lamač vd
Profesio
Alia nomo Anny Ondra
Okupo filmproduktoro • filmaktoro • aktoro vd
Laborkampo filmo vd
Aktiva dum 1919 - 1951
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Sophie Ondráková konata ankaŭ kiel Anny Ondra/ková (15-an de majo 1903, Tarnów, Galicio, Aŭstrio-Hungario, (nun Pollando) – 28-an de februaro 1987, Hollenstedt, Germanio) estis ĉeĥa filma aktorino, edzino de Max Schmeling kaj la tutviva amikino de ĉeĥa aktoro kaj reĝisoro Karel Lamač.

Nupto de Max Schmeling kaj Anny Ondra, 1933,
foto el Germana federacia arkivo

Ŝia patro estis i.r. oficiro de Aŭstrio-Hungario. Ŝi elkreskis en Prago. Sian aktoran karieron ŝi komencis en filmo Palimpsest el la jaro 1919. Tiutempe ŝi mallarĝe kunlaboris en sia propra filma kompanio kun sia tutviva amiko, ĉeĥa aktoro kaj reĝisoro Karel Lamač, kiu promesis al ŝi kelkfoje geedziĝon, sed li neniam geedziĝis kun ŝi. Pli poste venis ankaŭ pluaj proponoj por filmaj roloj. Ekzemple ŝi rolis en filmoj kiel Tu ten kámen aneb Kterak láskou možno v mžiku vzplanout třeba k nebožtíku el 1923, Karel Havlíček Borovský (1925). Ŝi ankaŭ rolis en kelkdekoj da germanaj kaj aŭstraj filmoj. En la jaro 1929 ŝi rolis en du filmoj de Alfred Hitchcock.

La 6-an de junio 1933 ŝi edziniĝis, eble tiel okazis ankaŭ iom pro rezisto rilate al Karel Lamač, kun germana boksisto Max Schmeling. Ilia geedzeco estis egaligita kaj kontenta. Dividigis ilin eĉ ne tragedio el la jaro 1936. Tiam Anny dum neklarigitaj cirkonstancoj karambolis en aŭtomobilo kaj abortis. Kiam komenciĝis la dua mondmilito, Anny vivis jam daŭre en Germanio. Ŝi kelkfoje aperis eĉ kiel gasto ĉe Goebbels-familio, sed ŝi faris tion onidire nur pro tio, por ke ili havu kun la edzo trankvilon kaj ne estu suspektataj - ŝi pro sia ĉeĥoslovaka deveno, li pro tio, ke lia antaŭa meneĝero estis judo. Ilia geedzeco eltenis ĝis la morto de Anny en la jaro 1987. Karel Lamač mortis en ŝia brakumo la 2-an de aŭgusto 1952.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]