Anselm Hüttenbrenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anselm Hüttenbrenner, litografio de Josef Eduard Teltscher, 1825

Anselm Hüttenbrenner (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1794 en Graz; mortinta la 5-an de junio 1868 en Graz-Oberandritz) estis aŭstra komponisto kaj muzikkritikisto.

Johann Baptist Jenger, Hüttenbrenner kaj Schubert, litografio de Teltscher

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hüttenbrenner ricevis jam dum sia lerneja tempo en Graz muzikan edukadon pri pianado kaj orgenado. Dum sia jurstudo en Graz kaj Vieno li fariĝis en 1815 lernanto de Antonio Salieri en Vieno, de kiu li lernis kantadon kaj kompozicion. Ĉe Salieri li ankaŭ konatiĝis kun Franz Schubert, kun kiu li kore amikiĝis kaj kun kiu li foje ankaŭ publike prezentis. En 1821 li revenis al Graz, kie li – intertempe geedziĝinta kun Elise von Pichler – laboris kiel komponisto kaj muzikrecenzisto. Ekde 1824 ĝis 1839 li estis estro de la Stiria Muzikasocio en Graz. Post la morto de sia edzino li transloĝiĝis en 1852 al Radkersburg kaj vivis ankaŭ en tiama Malsupra Stirio (nun Slovenujo), nome en Pettau (nun Ptuj), Marburg (nun Maribor) kaj Cilli (nun Celje) samkiel en Ober-Andritz ĉe Graz. La lastajn dek kvin vivojarojn li pasigis en trankvila retiriteco, okupiĝante pri mistikaj-teologiaj meditadoj sekve de intima amikeco kun mistikisto Jakob Lorber kaj ties tiam preskaŭ nekonata monumenta revelacio.

Por la muzikhistorio Hüttenbrenner estas interesiga, ĉar li onisdire ĉeestis je la mortado de Beethoven, al kiu li post la morto fermpremis la okulojn. Hüttenbrenner posedis ankaŭ la originalan partituron de la simfonio b-minora de Schubert, kiun li ĝis 1865 tenis forŝlosita kaj kiu nur post tio povis esti prezentata. Unu versio diras, ke Schubert donacis al li ĉi tiun partituron danke pro la honormembreco ĉe la Stiria Muzikasocio perita de Hüttenbrenner. La preteksta dediĉodokumento de Schubert tamen jam antaŭ jardekoj estis senmaskigita kiel mallerta falsaĵo. La rekviemo en c-minoro estis muzikata kiel funebromeso okaze de la mortoj de Salieri (1825), Beethoven (1827) kaj Schubert (1828).

Menciindas el familio Hüttenbrenner ankaŭ la fratoj de Anselm, Joseph Vinzenz (1796-1873), la pretertempa urbestro de Graz Andreas (1797-1869) samkiel la literature ambicia Heinrich (1799-1830). Intensan kontakton al Schubert havis nur la du pelj aĝaj fratoj, Anselm estis krom Franz Lachner, Ignaz Aßmayer kaj Benedikt Randhartinger unu el la malmultaj cidiro-amikoj. Joseph tamen, kiun la Schubert-rondo neniam ciumis, funkciis pli malpli lerte kiel iaspeca sekretario, pretigis verkkopiojn kaj aktivis kiel mesaĝanto. Liaj provoj, labori trans Schubert ankaŭ kiel ĵurnalisto, ne estis fruktodonaj.

En la jaro 1907 en Vieno strateto estis baptita Hüttenbrennergasse laŭ la komponisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Anselm Hüttenbrenner

Kelkaj el la verkoj de Hüttenbrenner perdiĝis, la plimulto tamen restis familia posedaĵo de lia idaro kaj estas deponata ekde 2007 en la universitata biblioteko de la Universitato por Musik kaj Prezentaj Artoj je Graz, kie gi estas uzebla surloke; ĉiuj titoloj estas serĉeblaj en la reta katalogo de la universitata biblioteko. Liaj verkoj estas ege melodiriĉaj, iomete operecaj kaj foje proksimaj al la muzika lingvaĵo de Webers. Ĝis nun la verkaro de Hüttenbrenner atendas ekzaktan muzikan traserĉadon kaj taksadon.

  • 27 ekleziaj verkoj: inter ili 6 mesoj, 3 rekviemoj
  • 4 operoj: inter ili „Lenore“ kaj „Oedip zu Colonos“ komplete konserviĝintaj
  • 258 lidoj
    • Hüttenbrenner, Anselm: Lidoj por kantvoĉo kun pianakompanaĵo: vol. 1, eldonitaj de Ulf Bästlein, Alice und Michael Aschauer, 2008, Accolade Musikverlag (www.accolade.de): ACC.1209a
    • Hüttenbrenner, Anselm: Lidoj por kantvoĉo kun pianakompanaĵo: vol. 2, eldonitaj de Ulf Bästlein, Alice kaj Michael Aschauer, 2008, Accolade Musikverlag (www.accolade.de): ACC.1209b
  • 133 virkantaj kvartetoj
  • 159 virĥoraĵoj
  • 20 orkestroverkoj: inter ili 2 simfonioj
  • 13 ĉambromuzikaj verkoj: inter ili 2 arĉkvartetoj, 1 arĉkvinteto
  • 60 verkoj por piano je 2 manoj
  • 23 verkoj por piano je 4 manoj
  • 8 aranĝaĵoj de fremdaj verkoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Glawischnig: Anselm Hüttenbrenner 1794-1868, sein musikalisches Schaffen, ADEVA, Graz 1969
  • T. G. Waidelich: Joseph Hüttenbrenners Entwurf eines Aufsatzes mit der ersten biographischen Skizze Schuberts (1823) und zwei Fragmente seines ungedruckten Schubert-Nachrufs (1828). En: Schubert : Perspektiven 1 (2001), pj. 37–73.
  • Michael Aschauer: Die Klaviersonaten Anselm Hüttenbrenners und ihr stilistischer Kontext. – En: Schubert : Perspektiven 1 (2001), pj. 154–189.
  • Michael Kube: "… lieber in Grätz der Erste, als in Wien der zweyte." Zu den Streichquartetten von Anselm Hüttenbrenner. En: W. Aderhold, M. Kube, W. Litschauer: Schubert und das Biedermeier […] Festschrift für Walther Dürr zum 70. Geburtstag. Kassel 2002, pj. 147–159.
  • Manfred Tillmanns: Anselm Hüttenbrenner (1794-1868). Das von Gottes Führungen zeugende Leben eines Suchenden, Lorber-Verlag, Bietigheim-Bissingen 2002, ISBN 3-87495-608-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]