Griza ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anser anser)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza ansero
Okcidenta griza ansero (Anser anser anser)
Okcidenta griza ansero (Anser anser anser)

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Anser anser
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
  • A. a. anser
    Okcidenta griza ansero
  • A. a. rubrirostris
    Orienta griza ansero
  • A. a. domesticus
    Endomigita ansero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Griza ansero.

La Griza ansero (Anser anser) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser.

Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel kune kun la Cigna ansero; tiu hejmigo datiĝas de multaj jarmiloj. Disvastiĝis aroj de naturiĝintaj birdoj devenaj el hejmigitaj birdoj. Oni grupigas en la specion la populaciojn de naturaj individuoj, la individuojn de la hejmigitaj rasoj, kaj ankaŭ la individuojn naturiĝintajn, tio estas hejmigitaj revenintaj al la natura vivo, kaj ankaŭ iel la individuojn hibridajn. Tiel tiu specio prezentas ampleksan areon de ĉeesto.

La Griza ansero (Anser anser) estas specio al kies naturaj ekzempleroj aplikiĝas la Interkonsento pri Konservado de Migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio (Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds - AEWA).

En scienco, la Griza ansero (Anser anser) estas rimarkinda ĉar ĝi estas la birdo kun kiu la etologiisto Konrad Lorenz faris siajn ĉefajn studojn pri la konduta fenomenono de stampado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de Griza ansero
Dumfluge

Baze de ĝiaj palgriza ĝis flavecgriza plumaro, pli granda korpodimensio (pli fortika korpo ol la aliaj anseroj grizaj), rozkoloraj gamboj kaj beko, oni facile rekonas ĝin, eĉ en la bunta anseramaso de printempo aŭ aŭtuno. Ĝia voĉo, simila al tiu de la Kortansero, ĉiufoje malkaŝas ĝian ĉeeston. La specio estas la plej granda kaj fortika el la anseroj grizaj de la genro Anser. Ĝi havas dikan kaj longan kolon, kaj grandajn kapon kaj bekon. Ĝi havas rozkolorajn krurojn kaj piedojn, kaj oranĝecan al rozkoloran bekon.[1] Ĝi estas 74 ĝis 91 cm longa kun flugillongo de 41.2 ĝis 48 cm. Ĝi havas voston de 6.2 ĝis 6.9 cm, bekon 6.4 ĝis 6.9 cm longa, kaj tarson de 7.1 ĝis 9.3 cm. Ĝi pezas 2.16 ĝis 4.56 kg, kun averaĝa pezo de 3.3 kg. La enverguro estas de 147 ĝis 180 cm.[2][3][4] Maskloj estas ĝenerale pli grandaj kaj pli pezaj ol inoj, kun tiu seksa dimorfismo pli markata ĉe la orienta subspecio rubirostris, kiu estas averaĝe pli granda ol la nomiga subspecio.[1] La hejmaj rasoj estas pli grandaj (ili povas pezi ĝis 5.5 kg, kun morfologio pli adaptita al piedirado kaj plumaro pli varia. Hibridiĝo igas la diferencojn plej evidentaj.

Tiu palearktisa birdo havas du eŭropajn subspeciojn. La okcident-eŭropa A. a. anser havas pli rozoranĝecan bekon, dum la orient-eŭropa A. a. rubrirostris estas pli granda kaj havas pli rozkoloran bekon, kaj tiu lasta ŝajnas pli helgriza ekzemple ĉe kapo, kun pli larĝaj blankaj bordoj en la dorso. Individuoj de Orienta Eŭropo havas ofte intermezan aspekton inter tiuj du subspecioj (beko rozoranĝeca).

Sur ĝai beko ne estas nigraj makuloj, malkiel ĉe la plej proksimaj specioj, nome la Fabansero kaj la Mallongbeka ansero; la kruroj estas rozkoloraj, retecaj kaj fortikaj, la korpo estas griza, dum la kapo, la kolo ĝis la nuko, subflugiloj kaj subvosto estas pli malhelaj ol la korpo mem, sed la kapo ne estas tiom malhela kiom ĉe la Fabansero kaj la Mallongbeka ansero. Estas hela okulringo. La malhelgrizan dorson karakterizas horizontalaj blankaj strioj de plumobordoj. La flugilaj kovroplumoj estas helgrizaj, sur la blanka ventro ne ekzistas nigra horizontala striado, sed ja ĉe flankoj, kvankam sur brusto de la maljunuloj troviĝas pli malhelaj makuloj, ĉiam malpli ol ĉe la Blankfrunta ansero. La kruro de la junbirdoj estas grize karnokolora. En naturo, tiu ansero distingiĝas de la aliaj specioj per sia granda kapo kaj fortika beko (54 ĝis 73 mm). Tiu beko estas oranĝeca aŭ rozkolora laŭ la subspecioj, kun blanka bekopinto.

La junuloj similas al plenkreskuloj, sed iliaj kruroj estas grizaj kaj la aspekto de la plumoj ĉe la kolo, de la dorso kaj flankoj estas malpli vejneca, pli uniforma; krome ili neniam havas nigrajn makulojn ventre[5]. La naturaj anseridoj estas kovrataj de lanugo bruna aŭ flavoliveca supre kaj flava sube.

Oni observas ĉe la populacio de Balta Maro, ke ties beko finiĝas per korneca pinto, kio permesas al tiuj individuoj pli facilan elprenon de tuberoj, bulboj kaj radikoj, dum la populacioj de Norvegio havas pli mallongan bekon, kio permesas tranĉadon de herbecaj plantoj[5].

La plumaro de la hejmaj rasoj estas tre varia. Ĝi povas esti blanka, grizbruna (proksime de la natura variaĵo) aŭ inter tiuj du koloroj. Ekzistas dekoj da hejmaj rasoj, kun multaj variaĵoj laŭ grandeco de la birdo kaj koloro de ties plumaro. Ĉe kelkaj hejmaj variaĵoj, estas seksa dimorfismo, sed ne ĉe la naturaj subspecioj.

Diferencoj inter anseroj grizaj[redakti | redakti fonton]

Videblaj trajtoj: dika strieca kolo, malhela dorso, striecaj flankoj sub blanka linio

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la anseroj grizaj kiuj ne havas blankajn bekobazojn laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Koncerne la kapon, la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Koncerne la dorson, ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn striojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markitaj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Koncerne la suprajn partojn de flugiloj, la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugilpintoj.

Koncerne la voston, la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej vastan striecon ĝis ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Koncerne krurojn kaj piedojn la Griza ansero havas ne tre markite rozkolorajn, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Koncerne la bekon, la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[6]

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ripoze

En naturo tiu birdo vivas en humidejoj, ofte borde de marĉoj, lagoj, humidaj sablejoj aŭ en zonoj de estuaro kiu havu multan vegetaĵaron. Vintre oni povas trovi ilin ankaŭ ĉe stoplejoj, herbejoj kaj paŝtejoj, nome en kampoj[7].

Tiu specio troviĝas tra la tuta Malnova Mondo, ŝajne reproduktante sin en taŭgaj lokoj en multaj eŭropaj landoj, de Islando, Skotlando, Skandinavio (marborda Norvegio kaj suda Svedio), Danio, norda Germanio, Pollando, Baltio ĝenerale, ĝis norda Balkanio (Hungario kaj Rumanio), Nigra Maro ĉe orienta Ukrainio kaj plej sudokcidenta Rusio kaj ĝis centra Azio, sed jam ne plu en sudokcidenta Eŭropo. Vidu mapon (flavaj areoj). Oriente ĝi etendiĝas tra Azio de okcidenta Siberio ĝis Ĉinio.[8]. En Nordameriko estas kaj naturiĝintaj bredanseroj, kiuj estas tre similaj al grizaj anseroj, kaj eventualaj vagantoj.[9] Kelkaj individuoj nestumas ankaŭ en Francio, ĉefe en Alzaco, golfo de Somme, Brière kaj ĉe la Ornitologia Parko Teich; tiuj populacioj devenas el reenmetoj. Oni trovas ilin same en suda Sudameriko[10]. Tiu specio estas enmetita ankaŭ en la Malvinoj[11].

Por vintrumado ili disiĝas suden kaj sudokcidenten al tre disaj lokoj tra preskaŭ ĉiuj landoj de Suda kaj Okcidenta Eŭropo de Irlando, Nederlando kaj Iberio ĝis Turkio kaj eĉ en Nordafriko (nordaj Maroko, Alĝerio kaj Tunizio). Vidu mapon (oranĝaj areoj).

En Britio ties nombroj malpliiĝis kiel sin reproduktanta birdo, retiriĝante norden por reproduktiĝi nature nur ĉe Foraj Hebridoj kaj en la norda ĉeftero de Skotlando. Tamen dum la 20a jarcento, naturiĝintaj populacioj setlis jen kaj jen, kaj ili rekoloniis grandan parton de Anglio. La reprodukta habitato estas diversaj humidejoj, inklude marĉojn, lagojn kaj makisajn marmarĉojn.

Eŭropa mapo de la distribuado kaj de la migrado de la populacioj de la grizaj anseroj

En Norvegio, la nombro de grizaj anseroj estas pliiĝinta laŭ takso tri- aŭ eĉ kvinoble dum la lastaj 15–20 jaroj. Kiel sekvo, la problemoj de farmistoj kaŭzitaj de la ansera paŝtiĝado en la bienoj pliiĝis konsiderinde. Tiu problemo evidentiĝis ankaŭ ĉe la Mallongbeka ansero.

Hejmigitajn grizajn anserojn oni trovas ĉefe en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko.

Populacioj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La populacio Nordokcidenta Eŭropa havas konservostatuson favoran kaj ŝajne pluas (iom) remultiĝi(lasta takso: 610.000 individuoj, laŭ la franca organizo ONCFS en 2009). La migrado estas sekvata per markado (koloraj ringoj ĉe la kolbazo, markataj per serio de literoj aŭ numeroj facile observeblaj per binokloj) en Svedio kaj Norvegio[12] ekde 1984 kaj ekde 1990 en Nederlando[13] Oni faris markadojn, sed malpli multajn, ankaŭ en Germanio kaj Ĉeĥio, kaj eĉ pli malofte en Francio (Kamargo) antaŭ 2010. 6400 markitaj birdoj, kaj 250.000 vidaj kontroloj klare montris[14][15] ke la populacioj svedaj kaj danaj trapasas tra Francio en aŭtuno kaj printempo, laŭ la atlantika migrovojo. Ankaŭ kelkaj nederlandaj anseroj estis observataj en Francio dum tiuj periodoj.
La nederlandaj ornitologoj intensigis siajn kaptojn en 2009 (1000 markitaj birdoj) por studi la migradojn de la subpopulacioj. La rezultoj de 1990-2008 montris, ke tiuj anseroj estas parte loĝantaj birdoj kaj vintrumas proksime de la nestolokoj, dum la resto migras al Hispanio tra Francio.
En Francio, ĉirkaŭ 1980, ONCFS komencis vintran kalkulon ĉiujaran ekde la 1980-aj jaroj, kaj alvokas al sekvado de la migrado antaŭnupta en la okcidento de la lando. La nombroj de 1980 ĝis 2005 montras antaŭnuptan migradon pli kaj pli pli fruan[16] (ebla indico de klimata ŝanĝo). Tiu laboro estas farata surloke de grupo de fakuloj (Goose Spécialists Group) de Wetlands International kreita en 1995.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Paro de Grizaj anseroj

La natura Griza ansero estas ĝenerale migranta, kaj vojaĝas suden kaj okcidenten vintre, al Brita Insularo, Hispanio, Portugalio, la bordoj de Mediteraneo aŭ de la Nigra Maro, Nordafriko aŭ Suda Azio, depende de la populacioj. Sed kelkaj naturaj populacioj de nordokcidenta Eŭropo (ĉefe la skotaj populacioj) same kiel la populacioj de naturiĝintaj individuoj estas tre ofte loĝantaj birdoj. Ankaŭ individuoj kaj izoliĝintaj grupoj vintrumas ĉe la bordoj de Balta Maro kaj en norda Germanio.

La specio migras al siaj vintrejoj de septembro ĝis komenco de decembro. La reveno de la Grizaj anseroj okazas de fino de februaro ĝis marto. La haltoj estas pli regulaj kiam la birdoj nordeniras al siaj nestolokoj ol kiam ili reiras al siaj vintrejoj[5].

Dum la migraj flugadoj, la anseroj tendencas bruege flugi, en V-forma aranĝo[7] de 50 ĝis 200 individuoj, foje akompanate de aliaj birdoj same migrantaj kiaj grizaj gruoj aŭ aliaj specioj de anseroj. Eĉ ene de la flugoformol, la paroj neniam disiĝas.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj anasedoj, tiu specio dormas sur unu kruro

Socia konduto[redakti | redakti fonton]

Temas pri nature socia specio, kaj iĝas tre gregema dum migrado. La grandeco de la anseraroj varias de malgranda familia grupo ĝis aroj de kelkaj miloj da individuoj[7]. Dum la reprodukta sezono, la masklo iĝas teritoriema kaj defendas la ĉirkaŭojn de la nesto kontraŭ entruduloj.

Temas pri specio monogamia, kies paroj formiĝas por la tuta vivo. Se malaperas unu el la du partneroj, la postvivanto povas, antaŭ formi novan paron, resti dumlonge fraŭlo, eĉ ĝis definitiva vidveco[5].

Tamen, anserbredistoj sukcesas atingi, ke unu masklo ligiĝas prefere kun kelkaj inoj (kun ĝis ses). Sed ĉe anseraroj de pli ol dudek individuoj kie oni konservas tiun proporcion, la ligoj malfortiĝas kaj la fortaj rilatoj malaperas[17].

La kolonioj, foje konsistantaj el individuoj de la sama familio, disponas pri socia hierarkio. Kelkaj maskloj estras la grupon kaj kontrolas eventualan aperon de predantoj dum la manĝoperiodoj[5].

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La specio havas laŭtan ridhupecan alvokon, hooooonk!, kiel ĉe Bredansero.[1] Ĝi estas specio malmulte bruema ĉe la lokoj de paŝtiĝado, sed plie dumfluge.

La kontaktvoko konsistas el tri ĝis kvin elementoj: ga ga ga, ang ang angong ong ong. La pasado de la migrantantaj birdoj estas foje rimarkata pro ties oftaj krioj, altatonaj kaj laŭtegaj (krio aŭskultebla ĉe tiu retejo).

La kovanta ino defendas sian neston eligante forpeligajn kaj minacegajn fajfojn.

La idoj eligas malgrandajn kontaktkriojn: vivivivivi. Tiuj iĝas pli plendamaj se la idoj estas apartigitaj de siaj gepatroj au forpelitaj de fremdaj individuoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Manĝantaj idoj

Grizaj anseroj manĝas ĉefe herbajn burĝonojn kaj ŝosojn, sed ili povas ankaŭ elterigi rizomojn, radikojn kaj tuberojn, pluki grenon, florarojn kaj fruktojn (Rubus kaj Vaccinium), eĉ konsumi malgrandajn akvajn bestetojn[7]. Nature, ili manĝas ĉefe akvajn plantojn kiaj Spartina, Festuca, Potamogeton, ekvizetoj (Equisetum), glicerioj (Glyceria) kaj lemnoj (Lemna), kanojn kiaj junkoj, fragmitoj kaj tifaoj, aŭ plantojn de paŝtejo kiaj herboj, trifolioj kaj taraksakoj.

La nutrosistemo de anseroj povas dependi de ties kutimaroj kaj nestoloko. La anseroj kiuj nestumas en Norvegio manĝas ĉefe aerajn partojn de gramineoj kaj aliaj preriaj plantoj kiaj Festuca, Agropyron, Lolium, Poa, Taraxacum, Sonchus kaj Chenopodium[5]. La nutrosistemo dependas ankaŭ de la zonoj kie ili haltas. Ĉe Oostvaardersplassen, la manĝo de la anseroj konsistas el folioj, tigoj kaj rizomoj de tifaoj (Typha) kaj fragmitoj (Phragmites) sed poste, kiam la rimedoj elĉerpiĝas, el cerealkampoj, dum ĉe Vadamaro, ili manĝas Spartina, Festuca, junkojn kaj kvikojn. Okcidente de Francio, tiu ansero manĝas ĉefe en la paŝtaj herbejoj, konsumante loliojn kaj Puccinellia maritima, sur la herbejoj de Poa maritima de la golfo de Aiguillon, plukante en la stoplejoj de maizo kaj pli eventuale ĉe la vintraj cerealoj. Ĉe la marĉoj de Orx, la vintrumantoj konsumas burĝonojn de Juncus effusus kaj de arunda falarido kaj eĉ de Ludwigia peploides[5].

Ĉe la marmarĉoj de Gvadalkiviro de sudokcidenta Hispanio, la anseroj manĝas ĉefe rizomojn de Schoenoplectus litoralis kaj poste rizomojn de Bolboschoenus maritimus, kiam la zonoj kiujn ili kovras iĝas inunditaj[5].

La anseroj povas manĝi nur se la grundo estas malseka; kiam la grundo estas seka, ili devas ĝenerale turni sin al cerealoj. Anseroj povas same ataki kelkajn legomkultivaĵojn kiaj kampoj de karotoj, terpomoj, napoj, rapoj kaj sukerbeto, kaj pluki grenon de tritiko el la stoplejoj.

Ili manĝas ĉefe mateniĝe kaj krepuske. Dum la Zugunruhe aŭ okaze de sekeco ili povas manĝi la tutan tagon.

Migrado kaj moviĝado[redakti | redakti fonton]

Fluga tipmaniero, al vintrejoj

Ili flugas en V-formo (ĉefe dum migrado) aŭ en linio. Ili migras ĉefe suden kaj okcidenten. Sed skotaj reproduktuloj, kaj kelkaj aliaj populacioj en nordokcidenta Eŭropo, kaj naturiĝintaj aroj estas tre loĝantaj, tio estas nemigrantaj. Okaze de la printempa migrado, Grizaj anseroj apartenas al la birdoj plej frue alvenantaj. Komence de februaro, kiam apenaŭ neĝo degelas, ili jam ĉeestas, kaj post la disrompiĝo de la glacio de lagoj kaj marĉoj iliaj paroj tuj okupas siajn nestejojn. Siajn nestojn ili konstruas plej ofte en sekputra kanejo, uzante kanojn, kan-rompaĵojn, eble junkojntifaojn. Ekde oktobro pli ofte oni vidas ilin kun aliaj naturanseraj specioj migrantaj el nordo, kun la Blankfrunta ansero kaj la Fabansero ekzemple.

La Griza ansero esas akvobirda specio kiu naĝas pli ofte ol la aliaj anseroj. Surtere, ili piediras pli facile ol anasoj kaj kapablas kuri rapide. La flugomaniero estas pova, rapida, regula, kun malrapida flugilfrapado[18]. Tiu specio ŝvebas antaŭ surteriĝo kaj fine falas malmilde.

La hejmaj variantoj povas ankoraŭ flugi, sed estas nekapablaj plenumi longajn migradojn, ĉar ties korpo estas tro peza. Krome ili estas plejparte kun flugilpintoj fortranĉitaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Alarma kaj defenda sinteno dum idozorgado.

Por reproduktado, la paroj loĝas en marĉoj kaj proksime de lagoj kiuj havas sufiĉan kovron de kanoj kaj alia vegetaĵaro, plej ofte proksime de herbejoj kaj kampoj.

La reprodukta sezono komenciĝas je datoj variaj laŭ la regionoj: komenco de majo en Islando, fino de aprilo en Skotlando, fino de marto en multaj regionoj. La birdobredistoj uzas teknikojn de almeto antaŭ homfarata lumo por modifi tiujn datojn ĉe la hejmigitaj variaĵoj.

Koncerne la naturajn individuojn, la nupta ceremonio kaj la pariĝado okazas en akvo. La masklo ripete metas sian kapon sub la akvon, imitate de la ino se tiu konsentaa. Dum la pariĝado, la ino troviĝas ofte tute subakve, pro la pezo de sia partnero.
La granda nesto estas instalata proksime de la akvo, kaŝite inter vegetaĵoj kaj kanoj. Kiam la paro trovas taŭgan lokon, la nesto estas konstruata el herberoj kaj kaneroj, kaj kovrata per lanugo[10]. Estas la ino, kiu konstruas la neston, dum la masklo kontrolas la teritorion. La konstruado estas finita en 3 tagoj, sed oni povas kunigi materialon dum la tuta kovado[5].

Grupo familia
Anser anser - MHNT

Ĝenerale la ino demetas 4-5 ovojn, sed troviĝas ankaŭ nestoplenoj el 6 aŭ 7 ovoj, kaj eĉ ĝis 12. Tiuj ovoj estas kremoblankaj kaj mezuriĝas averaĝe 86 x 58 mm. Ties pezo en freŝa stato estas de 150 ĝis 160 g. Ili estas kovataj nur de la ino. La masklo plukontrolas la neston de malproksime kaj poste partoprenas en la idozorgado. Kun la paso de la kovado en la nesto kolektiĝas pli kaj pli da lanugo, kion la birdino aranĝas en kronoformo. La kovejon ili aliras naĝe, tiel ili elformas veran surakvan padon en la flanko de la vasta akvo aŭ de la bordo. La idoj eloviĝas post kvar semajnoj (de 27 ĝis 29 tagoj). Se la ovoj estas detruitaj, povas okazi nova ovodemetado[5]. Post eloviĝo la idoj estas nestofuĝaj kaj elnestiĝas post kiam ili estas sekaj kaj sufiĉe movkapablaj, ĝenerale post 24 ĝis 48 horoj. Ili estas jam kapablaj sekvi siajn gepatrojn, naĝi kaj manĝi solaj, sed sub la viglado de la gepatroj. En akvo, la ino naĝas ĉiam la unua, sekvate de la vico de idoj, kaj la patro la lasta, preta defendi akre sian idaron[19].

La familio, en la surakva pado, aliras la herbejon aŭ paŝtejon, kie ili nutras sin, matene kaj malfru-posttagmeze. Dum la etuloj kaj la ino manĝas la junan herbon, la viransero atenteme gardadas, kaj je danĝero li tuj signalas, je kio la familio malaperas en la kanaro. Se ili malproksimen iris for de la kanejo, la gepatraj birdoj surteriĝas kun longe etendita kolo, kaj la idoj ekkaŭras apud ili, kaj tiel en kaŭra pozicio ili atendas la forpason de la danĝero.

Tipa defenda sinteno de patro ĉe idoj.

La idoj kapablas flugi post ĉirkaŭ 8 semajnoj[7] del Hoyo J., Elliott A., Sargatal J. (1992) Handbook of the Birds of the World, Lynx Edicions, Barcelone</ref>. Tamen, la familia grupo restas ofte unuiĝinta dum unu jaro, post kio la plenkreska masklo, preta por nova reprodukta sezono, forpelas la junulojn de la pasinta jaro[20]. Post la reprodukta sezono, tio estas du monatojn post eloviĝo, la familiaj grupoj tendencas rekunmetiĝi[19].

La viranseroj ĵaluzoplene gardadas ankaŭ sian paŝtejon. Sed ekde la somermezo, kiam ekflugas la idoj, la grizaj anseroj ariĝas en grandaj grupoj, kaj ĝis malfrua aŭtuno ili trairas en pligrandiĝantaj grupoj stoplejojn, paŝtejojn, surakvajn vivejojn.

En Nordameriko, ekzistas multaj okazoj de libera hibridiĝo inter Griza ansero, nome naturiĝinta bredansero, kaj Kanada ansero, kiuj vivas inter la ties kolonioj. Ekzistas informoj ankaŭ pri okazoj de hibridiĝo kun Cigna ansero (de hejmigita deveno, ĉar tiu lasta specio estas azia) kaj kun Blankfrunta ansero[21].

Tiu birdospecio atingas seksan maturecon averaĝe je la aĝo de 3 jaroj. Ili povas vivi 20 jarojn en naturo kaj 30 jarojn en kaptiteco[22]. La aktuale plej longviva eŭropa ansero en la naturo, konstatita per birdomarkado, estas de 23 jaroj kaj 7 monatoj, nome individuo mortigita de aŭto[23].

Nomigo kaj sistematika klasigo[redakti | redakti fonton]

Etimologio kaj malnovaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Grupo familia

La termino ansero devenas el anser, nome la latina nomo de la birdo uzata almenaŭ ekde Plaŭto[24] kaj estas uzata kiel ĝenra kaj genra nomoj por multaj specioj. La termino griza aludas evidente al la griza koloro de la brusto de la birdo.

Laŭlonge de la historio de la sciencoj, tiu birdo ricevis multajn sciencajn nomojn: Anser domesticus kaj Anser ferus (Gesner, 1617-21) depende ĉu temas pri hejma (domesticus) aŭ pri natura birdo (ferus), Oca paglietana (Gerini, 1767-76), Anser anser ferus (Bechstein, 1803), Anser cinereus (Meyer, 1810), Anser vulgaris (Pallas, 1811), Anas cinerea (Ranzani, 1821-23), Anser palustris (Fleming, 1828), Anser sylvestris (C. L. Brehm, 1830), Anser cineraceus (Marchand, 1877), same kiel por la subspecioj Anser anser rubirostris, Anser erythropus (G. R. Gray, 1844), Anser rubrirostris (Hodgson, 1844) kaj Anser cinereus rubrirostris (Swinhoe, 1871)[25]

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Alan P. Peterson, tiu specio konsistas el du subspecioj, kiuj estas la jenaj:

  • Anser anser anser (Linnaeus, 1758); kiu enhavas sume kvin populaciojn diversajn en Eŭropo kaj okcidenta[5] kaj centra (ĝis Rumanio);
  • Anser anser rubrirostris Swinhoe, 1871; kiu enhavas la populaciojn de Sudorienta Turkio, kaj de okcidenta Siberio ĝis orienta Siberio.

La hejmaj rasoj estis grupigitaj laŭ la taksono:

La plej antikva fosilio de Griza ansero estis trovita en Rusio de Sergei Rudenko kaj I. M. Pavliuĉenko en 1954. Tiu fosilio estis datita de la fino de Pleistoceno, tio estas antaŭ inter 126,000 kaj 11,000 jaroj[26].

La Griza ansero kaj la homo[redakti | redakti fonton]

Bredansero.

Aldomigo[redakti | redakti fonton]

La hejmigo de la Griza ansero datiĝas del kelkaj miloj da jaroj, eble pli ol 3,000 jaroj. La nunaj hejmigitaj grizaj anseroj (bredanseroj) devenas ĉiuj ĉu de Grizaj anseroj ĉu de Cignaj anseroj (Anser cygnoides), aŭ de hibridoj inter tiuj du specioj[27]. Nune eŭropa regularo precizigas, ke oni rajtas gardi neniun ajn anseron kaptitan en naturo por anserbredado[28].

Uzado de la Griza ansero fare de homoj[redakti | redakti fonton]

La natura animalo estis fonto de viando, de graso, de ovoj kaj de plumoj; la Bredansero pluludas tiun rolon.

La lanugo de tiu ansero estis delonge uzata por remburi kusenojn, kovrilojn, matracojn, dormosakojn kaj remburitajn vestojn.

La plumoj estis uzataj por produkti skribilojn (skribplumojn).

La viando, la graso kaj la hepato de ansero estas delikataĵoj; ankaŭ la ovoj estis konsumataj dumlonge en la kamparo eŭropa[29].


Statuso kaj konservado de anseroj[redakti | redakti fonton]

Ekflugante.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj predantoj de la Griza ansero estas rabobirdoj, korvedoj, vagantaj hundoj, vulpoj… kaj homoj. Krom per rekta predado, tiu lasta minacas anserojn per detruado de ties habitato, ekzemple per drenado de humidejoj aŭ per vastiĝo de urbanizado, kaj per poluado kaj industria kaj agrikultura. Ĉiu perturbo de humidejoj, kiel ties vizitado fare de turistoj aŭ ĉasistoj, malfortigas ties populaciojn[30].

En diversaj landoj de Eŭropo, migrantaj anseraroj detruas regule kampojn de terpomojkarotoj. Kvankam reguligita en plejparto de la landoj, la ĉasado de tiu birdo estas motivata ankaŭ ne nur por la konsumado de la animalo, sed ankaŭ pro venĝo al la detrua birdo. Griza ansero estas la ansero plej ĉasata en Francio[31].

La Griza ansero estas ankaŭ unu el la anseroj plej suferantaj pro saturna venenigo pro engluto de ĉasplumberoj. Kvankam tiuj estas malpermesataj en Francio, en Usono kaj en multaj landoj por la akvobirdoj, la jam farita poluado de humidejoj estas ofte danĝerega.

Populacioj[redakti | redakti fonton]

Populacio natura kaj monda kaj eŭropa[redakti | redakti fonton]

La natura populacio estas taksata inter 920,000 kaj 970,000 individuoj[11], kaj iome pliiĝas de kelkaj jaroj, sed la populacio eŭropa spertas klaran malpliiĝon en Rusio kaj en Islando.
La natura populacio kiu reproduktiĝas en Eŭropo (Rusio inklude) estas taksata, laŭ BirdLife International, inter 12,000 kaj 190,000 paroj. La eŭropa reproduktejo estas ampleksa (taksata de tiu sama organizo je 2 milionoj de km²), sed disa (la Griza ansero reproduktiĝas en humidejoj). La populacio vintrumanta en Eŭropo estas taksata je 390,000 individuoj[32].

En Benelukso[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj centroj de grupiĝo troviĝas ĉe lagetoj (inter aliaj Oostvaardersplassen) aŭ borde de la Vadmaro.

En Francio[redakti | redakti fonton]
Nesto.

Miloj de grizaj anseroj, venintaj de norda Eŭropo, superflugas Francion laŭ larĝa fronto, sed ĉefe super la valo de Rodano. Eblas observi ilin en la humidejoj kie ili haltas. Ili restas malmulte aŭtune, male oni povas observi ilin pli longe printempe kiam ili revenas al siaj nestolokoj. Kelkaj miloj da paroj vintrumas en Francio; oni kalkulis 5,200 parojn en 1990 kaj 7,950 en 1996. Krome oni observis kelkajn parojn kiuj tute ne migras kaj restas kiel loĝantaj birdoj.

Estas famaj kelkaj lokoj de regrupiĝo kiaj Kamargo, la golfo de Aiguillon, la valo de la rivero Rejno, la Lago Der kaj la ornitologiaj rezervejoj.

La teknikoj de observado plej ofte uzataj estas similaj al tiuj de gvata kaj pasada ĉasado. Dum la ĉassezono de 1998-1999, de 16,000 ĝis 25,000 grizaj anseroj estis kaptitaj, kio reprezentas 16 ĝis 25% de la totalaj nombroj, kaj tio havas gravan influon sur la evoluo de la populacioj de la specio[31]. La malfermo de la ĉassezono okazas de komenco de aŭgusto ĉe la marbordo ĝis fino de aŭgusto ĉe la internaj humidejoj;la sezono daŭras ĝis la 31a de januaro[33].

En Svisio[redakti | redakti fonton]

La Griza ansero estas birdo loĝanta en Svisio nur ekde la 1980-aj jaroj. Dudeko da paroj estis nombrita en 2004. Krome cento da Grizaj anseroj vintrumas tie, esence en la ĉirkaŭaĵo de la lago de Morato. La loĝantaj Grizaj anseroj kauzasas problemojn al la agrikulturistoj lokaj ĉar ili damaĝas ties kultivaĵojn sed ankaŭ al la aŭtoritatoj ĉar ili malpurigas la publikajn vojojn per siaj fekoj[34].

Statuso laŭleĝa[redakti | redakti fonton]

Familia grupo.

Pro ties ampleksa monda distribua (taksata inter 1 kaj 10 milionoj da km²) kaj pro ties grava populacio, UICN klasis tiun specion en la kategorio LC (malplej zorgiga)[11].

La direktivo «Birdoj» de Eŭropa Unio rajtigas la ĉasadon kaj la komercigon de tiu ansero (Aneksoj II kaj III), kio estas en kontraŭdiro kun la Konvencio de Berno, kiu klasigis tiun specion en anekso III (protektata specio) kaj kun la interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio (AEWA), kiu protektas la specion sed kiu, pli nuance, distingas malsamajn populaciojn:

Ornitologio[redakti | redakti fonton]

Detaloj de Griza ansero

La Griza ansero estis animalo ĉefe studita de la etologoj ĉefe de Oskar August Heinroth kiu malkovris la fenomenon kondutan nomatan stampado, poste de Konrad Lorenz kiu disvolvigis kaj popularigis tiun fenomenon[37], laŭ detala studo en la artikolo "Anseroj de Lorenz".

La Griza ansero en la mitologio[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la legendo, la Kapitolaj anseroj savis Romon en -390. Kiam la gaŭloj klopodis nokte suriri la murojn de la vilaĝo, la anseroj vekis la gardistojn per siaj krioj, malsukcesigante la invadan klopodon[38].

La Griza ansero en la homa kulturo[redakti | redakti fonton]

Filatelio[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj eldonis poŝtmarkojn kun figuroj de tiu birdo: inter kiuj Afganio en 1974, Alĝerio en 2001, Belgio en 1972, Centrafriko en 1997, Ĉeĥoslovakio en 1960, Danio en 1999, Estonio en 1995, Gambio en 1997, Orienta Germanio en 1968, Hungario en 1968 kaj 1980, Islando en 2005, Irako en 2007, Japanio en 1949 kaj 1996, Nordkoreio en 2001, Libio en 1983, Moldavio en 1996 (vidu foton), Pakistano en 1992, Sovetunio en 1990, Sirio en 2002, Togolando en 1998, Tunizio en 1986 kaj 1994, Unuiĝintaj Nacioj en 1996, kaj fine Ukrainio en 2004[40].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Madge, Burn, 1988, pp 140–141.
  2. Dunning, 1992.
  3. Ogilvie, Young, 2004.
  4. http://www.oiseaux-birds.com/card-greylag-goose.html Konsultita la 17an de oktobro 2011, Greylag Goose, oiseaux-birds.com.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 http://oncfs.esigetel.fr/Oncfs/Obj/Pdf/Oie_cendree.pdf[rompita ligilo] L'oie cendrée, ONCFS.
  6. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 19.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Soothill E., Whitehead P. (1996) Wildfowl, A World Guide, Kyodo Printing Co, Singapuro
  8. angle Les sous-espèces d’Anser anser ĉe la retejo de GROMS[rompita ligilo]
  9. Johnsgard, 2010, p. 60.
  10. 10,0 10,1 france Anser anser ĉe oiseau.net Oiseaux espèce
  11. 11,0 11,1 11,2 Anser anser UICN 2007.
  12. Sekvoprogramo per markado lanĉita de L. Nilsson
  13. Programo iniciatita de B.Voslamber
  14. Geese.org Arkivigite je 2011-05-02 per la retarkivo Wayback Machine, kun informo pri la sekvado de tiu specio (nepra enregistro) (konsultita la 2010 01 08)
  15. Programoj de ringomarkado de anseroj ( konsultita la 2010 01 08)
  16. (Fouquet et al., presonta, citita de ONCFS (Bulteno januaro 2010, Le suivi des Oies cendrées marquées[rompita ligilo] Peto de partopreno fare de la agentoj de ONCFS])
  17. http://www.fao.org/DOCREP/004/Y4359F/y4359f05.htm Chapitre 2. Comportement., Production des oies, FAO.
  18. Hume R., Lesaffre G. et Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d'Europe, Larousse, ISBN 2-03-560311-0.
  19. 19,0 19,1 Stastny K. (1989) : Oiseaux aquatiques. Gründ, Paris. ISBN 2-7000-1816-8.
  20. Anser anser, Biology, ĉe la retejo ARKive. Arkivita el la originalo je 2007-09-10. Alirita 2012-04-15.
  21. Hibridoj de Bredanseoj ĉe la retejo de la Laboratorio Cornell de Ornitologio
  22. http://genomics.senescence.info/species/entry.php?id=01025 Anser anser, AnAge.
  23. Griza ansero, Eŭropa Longviveco, ĉe la retejo de European Union for Bird Ringing (Euring)
  24. Cabard P. et Chauvet B. (2003) : Étymologie des noms d'oiseaux. Belin ISBN 2-7011-3783-7.
  25. hispane Las Aves, El Zoológico Electrónico de la retejo Damisela.com
  26. TPDB, 83424, anser, vidu Age range and collections.
  27. http://www.fao.org/docrep/004/Y4359F/y4359f04.htm Guy G. kaj & Buckland R., 2002, Production des oies, Origines et races d'oies domestiques, Etudes FAO : Production et santé animales - 154, FAO, isbn=92-5-204862-6.
  28. http://www.coe.int/t/f/affaires_juridiques/coop%E9ration_juridique/s%E9curit%E9_biologique,_utilisation_des_animaux/elevage/Rec%20oies%20domestiques%20F%201999.asp comité permanent de la convention européenne sur la protection des animaux dans les élevages, recommandation concernant les oies domestiques (Anser anser f. domesticus, Anser cygnoides f. domesticus) et leurs croisements, Konsilio de Eŭropo, konsultita la 3/3/2008.
  29. Valmont de Bomare (1775, nouvelle édition augmentée par l'auteur) Dictionnaire raisonné universel d'histoire naturelle Tome sixième, chapitre Oye, p.363, Brunet, Paris
  30. ONCFS 2001.
  31. 31,0 31,1 ONCFS 2007.
  32. PDF BirdLife International (2004) pri la eŭropa populacio de Anser anser. Arkivita el la originalo je 2009-09-02. Alirita 2012-04-17.
  33. https://web.archive.org/web/20081118032344/http://www.oncfs.gouv.fr/doc/liste/pdf/oie-cendree_depliant.pdf dépliant sur l'oie cendrée, ONCFS.
  34. https://web.archive.org/web/20040904111516/http://www.vogelwarte.ch/db/pdf/0590f.pdf Oie cendrée, Die Vogelwarte.
  35. Anser anser ĉe la retejo EUNIS de AEE
  36. Anser anser ĉe la retejo de AEWA. Arkivita el la originalo je 2007-11-10. Alirita 2012-04-17.
  37. Lorentz K. (1941) Vergleichende Bewegungsstudien an Anatiden, J. Ornithol, 89, pp. 194-293.
  38. Tito Livio, Ab Urbe Condita Libro V, ĉapitro XLVII
  39. Selma Lagerlöf ĉe la retejo de la Nobel-premio
  40. Listo kompleta de tiuj poŝtmarkoj ĉe la retejo BirdTheme, paragrafe Greylag Goose, Anser anser

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel und Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Bergmann, Hans-Heiner, Helmut Kruckenberg & Volkhard Wille (2006): Wilde Gänse - Reisende zwischen Wildnis und Weideland, G. Braun Verlag, Karlsruhe
  • BirdLife International (2009). "Anser anser". 2009.2 IUCN Red List of Threatened Species.
  • Dunning Jr., John B., Jr., ed. (1992). CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press. ISBN 978-0-8493-4258-5.
  • Johnsgard, Paul A. (2010) [1978]. Ducks, Geese, and Swans of the World (revised online ed.). Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press.
  • H. Kolbe, Die Entenvögel der Welt, 5. Aufl., Ulmer Eugen Verlag (1999) – ISBN 3-8001-7442-1
  • Lorenz, Konrad Z.; Martys, Michael; Tipler, Angelika (1991). Here Am I—Where Are You? The Behavior of the Greylag Goose. tradukita de * * Robert D. Martin. Orlando, Florida: Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 0-15-140046-3.
  • Konrad Lorenz: Das Jahr der Graugans. Piper: 1982 (Neuausgabe 2003: Serie Piper Bd.2637; Text- und Bildband)
  • Madge, Steve; Burn, Hilary (1988). Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
  • Madsen, J., G. Cracknell & Tony Fox (1999): Goose Populations of the Western Palearchtic, Wetlands International, Wageningen.
  • Ogilvie, M. A.; Young, S. (2004). Wildfowl of the World. New Holland Publishers. ISBN 978-1-84330-328-2.
  • Erich Rutschke: Wildgänse, Lebensweise – Schutz – Nutzung, Berlin: Parey, 1997
  • Wójcik, Ewa; Smalec, Elżbieta (2007). "Description of the Anser anser Goose Karyotype" (PDF). Folia Biol. (Krakow) 55 (1–2): 35–40.
  • Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaux et Niestlé, Lausanne, Paris, 510 p.
  • Soothill E., Whitehead P. (1996) Wildfowl, A World Guide, Kyodo Printing Co, Singapour

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.