Anserhaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anserhaŭto
Anserhaŭto kun rekte starantaj haroj

Anserhaŭto, estas la fenomeno ĉe kiu la haroj sur la haŭto rekte stariĝas.

Oni ankaŭ frostotremas, kaj la haŭto aspektas kiel tiu de senplumigita ansero.

La efiko okazas dum sento de malvarmo aŭ certaj emocioj, kiel timo aŭ profunda respekto. Tiuj emocioj ankaŭ kontribuas al anserhaŭto dum aŭskultado de impona muziko. La kaŭzo estas muskoletoj kiuj kuntiriĝas kaj pro tio la haroj rekte stariĝas. Tiu kuntiriĝo estas kaŭzata de la aŭtonoma nervosistemo, tial oni ne povas subpremi la anserhaŭton. La reago ĉefe okazas sur lokoj kun multe da haroj, kiel la brusto, la gamboj kaj la brako.

Anserhaŭto nur okazas ĉe mamuloj kun felo, inter kiuj do ankaŭ la homo. La reago ĉe bestoj havas la funkcion por reteni la varmon dum malvarmo, sed ankaŭ por ŝajnigi ke la besto estas pli granda por fortimigi eblan malamikon. Ĉe la homo anserhaŭto estas evolucia restaĵo kiu verŝajne ne plu havas funkcion.

La latina (medicina) termino estas cutis anserina. Tamen en multaj latinidaj lingvoj kiaj la franca aŭ la hispana, la esprimo tradukeblas ne per "Anserhaŭto" sed respektive per kokinkarno kaj per Kokinhaŭto.