António Vitorino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
António Vitorino

António Vitorino [/ɐnˈtɔni̯u vituˈrinu/], naskiĝinta la 12-an de januaro 1957 en Lisbono, estas portugala politikisto. Li inter alie inter 1986 kaj 1989 estis reprezentanto de la portugala prezidento en Macau, inter 1989 kaj 1994 estis portugala konstitucia juĝisto, inter 1995 kaj 1997 estis vica ĉefministro kaj ministro pri defendo de Portugalio.

Post tio li iĝis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn justeco kaj internaj aferoj.

António Vitorino estas membro de la socialisma partio PS de Portugalio. Li verkis plurajn librojn pri politikaj sciencoj.


 
Eŭropa Komisiono (1999–2004: Komisiono Prodi)
Flago de la Eŭropa Unio

Romano Prodi | Michel Barnier - Jacques Barrot | Frits Bolkestein | Philippe Busquin - Louis Michel | David Byrne | Anna Diamantopoulou - Stavros Dimas | Franz Fischler | Neil Kinnock | Pascal Lamy | Erkki Liikanen - Olli Rehn | Mario Monti | Poul Nielson | Loyola de Palacio | Chris Patten | Viviane Reding | Michaele Schreyer | Pedro Solbes - Joaquín Almunia | Günter Verheugen | António Vitorino | Margot Wallström
Ekde la 1-a de majo 2004 aldone: Péter Balázs | Joe Borg | Ján Figeľ | Dalia Grybauskaitė | Danuta Hübner | Siim Kallas | Sandra Kalniete | Markos Kiprianu | Pavel Telička | Janez Potočnik



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj