Castro Alves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antônio Frederico de Castro Alves)
Saltu al: navigado, serĉo
Castro Alves (1847-1871), la Poeto de l' Sklavoj, brazila poeto.

Antônio Frederico de CASTRO ALVES [antonjŭ frederikŭ djkastrŭ vjz] (naskiĝis en la 14-a de marto, 1847, en Muritiba, Bahio, kaj mortis en la 6-a de julio, 1871, en Salvadoro de Bahio) estis grava brazila poeto, la Poeto de l' Sklavoj, rigardata la plej granda figuro de la tria romantikisma generacio el Brazilo. Kun Gonçalves Dias (1823-1864) li dividas la honoron de supera reprezentanto de la brazila romantikismo. Castro Alves estas patrono de la Seĝo 7-a de Brazila Beletristika Akademio, kiel elektis la seĝa fondinto Valentim Magalhães (1859-1903).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antônio Frederico de Castro Alves naskiĝis la 14-an de marto 1847, en bieno Cabeceiras, ĉe la vilaĝo tiam nomata Curralinho, nuntempe Castro Alves. Tiu bieno apartenis al la sia familio, tre tradicia kaj potenca en la tiama provinco, nuna ŝtato Bahio. Castro Alves estis la dua filo de la kuracisto Antônio José Alves, poste profesoro ĉe la Medicina Fakultato de Salvadoro de Bahio, kaj de Clélia Brasília da Silva Castro, mortinta kiam la poeto estis 12-jaraĝa. Lia patrina avo estis unu el la herooj de la lukto por la sendependiĝo de Brazilo, Majoro José Antônio da Silva Castro, komandanto de la fama Bataliono de Konuroj.

Ĉirkaŭ 1853, la familio de Castro Alves, tiam 6-jaraĝa, transloĝiĝis al la ĉefurbo de Bahio, Salvadoro, kaj li eniris en la lernejon de Abílio César Borges, estonta Barono de Macaúbas, kie li estis kolego de Rui Barbosa kaj jam montris fruan kaj pasian inklinon al poezio. En 1862, 15-jaraĝa, li iris al Recifo, kie li finis mezgradan kurson kaj, post dufoje malaprobita, eniris en la Juran Fakultaton de tiu urbo en 1864. En 1865 li finis la unuan jaron de sia kurso kun Tobias Barreto kaj rapide integriĝis al la akademia beletra vivo, kiam estis admirata pro siaj versoj, pli zorgante ilin kaj siajn amojn, ol siajn studojn.

En 1866 mostis lia patro kaj iam post Castro Alves pasie ekamis la aktorinon Eugênia Câmara, kiu ludis gravan rolon en lia liriko kaj vivo. Tiutempe Castro Alves eniris grande inspiratan fazon kaj konsciiĝis pri sia rolo kiel socia poeto. Li verkis la dramon "Gonzaga" kaj, en 1868, iris al San-Paŭlo kun sia amatino, kiam eniris en la tria jaro de la Jura Falkultato de tiu urbo, por daŭri sian kurson, denove en la sama klaso de Rui Barbosa. Jarfine lia dramo estis sukcesege ludita, sed lia spirito senkoraĝiĝis pro la rompo kun Eugênia Câmara.

En 1869, dum ĉasado, lia maldekstra piedo estis akcidente trapafita. Li forlasis San-Paŭlon kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro por flegi sian piedon, sed ĝi devis esti amputita. En la sama jaro Castro Alves revenis al Bahio kaj en 1870 li akiris tuberkulozon, tiam restante en familia bieno por kuraciĝi kaj daŭri la verkadon de inspiroplenaj poemoj. En novembro, estis publikita lia unua libro, "Espumas flutuantes" (Flosantaj ŝaŭmoj), la nura dum sia vivo, verko bone ricevita de publiko. Ankoraŭ en 1870, en la bieno, kie li ripozis, Castro Alves kompletigis la verkon tiaman titolitan "A cascata de Paulo Afonso", postmorte publikita, en 1876, kiel "A cachoreira de Paulo Afonso".

Post, malgraŭ la malbonfarto, li verkis iujn el liaj pli belaj versoj, inspiritaj de lasta amo, platona, por la kantistino Agnese Murri. Castro Alves forpasis en 1871, nur 24-jaraĝa, antaŭ fini la grandan faron, kiun proponis al si mem, poeziaro Os Escravos pri sklaveco. La verko "A cachoeira de Paulo Afonso" estas parto de "Os escravos", kiel diris klarigo de la poeto: "daŭrigo de la poemo 'Os escravos', sub titolo de 'Manuscritos de Stênio'".

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1847: la 14-an de marto naskiĝas Antônio Frederico de Castro Alves, en Muritiba, Bahio, filo de D-ro Antônio José Alves kaj Clélia Brasília da Silva Castro kaj nepo de Majoro José Antônio da Silva Castro.
  • 1853: lia familio iras al Salvadoro, ĉefurbo de Bahio. Castro Alves eniris en la lernejon de Abílio César Borges, estonta Barono de Macaúbas, kaj iĝis kolego de Rui Barbosa.
  • 1859: mortas lia patrino Clélia Brasília da Silva Castro, kiam Castro Alves estis 12-jaraĝa.
  • 1862: Castro Alves iras al Recifo, ĉefurbo de Pernambuko, kie finas la mezgradan kurson.
  • 1864: li sukcesas eniri en la Juran Fakultaton de Recifo.
  • 1865: li kompletigis sian unuan jaron de kurso kaj konas la estontan verkiston Tobias Barreto. Oni komencas admiri lin kiel poeto.
  • 1866: mortas lia patro D-ro Antônio José Alves, kiam la poeto estis 19-jaraĝa. Castro Alves ekamas la aktorinon Eugênia Câmara.
  • 1868: li iras al San-Paŭlo kun Eugênia Câmara kaj daŭras sian kurson ĉe la Jura Fakultato de tiu urbo. Tiutempe lia dramo "Gonzaga" jam estas verkita. Li rekontas Rui Barbosa ĉe la jura kurso. Jarfine "Gonzaga" estas sukcesege ludita. Castro Alves rompas kun Eugênia Câmara.
  • 1869: lia maldekstra piedo estas akcidente trapafita dum ĉaso. Li forlasis San-Paŭlon kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro por flegi la piedon, sed ĝi estis amputita. Castro Alves revenis al Bahio.
  • 1870: li akiras tuberkulozon kaj serĉas en la bahia internlando, en parenca bieno, kuracadon por sia pulmomalsano. En novembro, estis publikita lia unua libro, "Espumas flutuantes", la ununura publikigita dum lia vivo. La verko estas bone akceptita de la legantaro.
  • 1871: la 6-an de julio, nur 24-jara, mortis Castro Alves, la Poeto de l' Sklavoj.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Elektitaj poemoj (1959)
  • La koro (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]