Antaŭa Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa Aŭstrio ĉirkaŭ 1780

Antaŭa Aŭstrio, germane Vorderösterreich, antaŭe ankaŭ die österreichischen Vorlande, estis komuna nomo por la iamaj Habsburgaj posedaĵoj okcidente de Tirolo kaj Bavario. Tiu iama landoparto de la Habsburga monarĥio situas hodiaŭ ĉefe en Svisio, en Vorarlbergo, en Alzaco, ĉirkaŭ Belfort, en suda Baden-Virtembergo kaj en bavara Ŝvabio.

En la iama Antaŭa Aŭstrio situas la praaj posedaĵoj de la Habsburgoj, kiel la Kastelo Habsburgo. Inter la 13-a kaj la 19-a jarcento, ĉiuj antaŭaŭstriaj teritorioj escepte de Vorarlbergo transiris al aliaj regantoj, dum la kerno de la habsburga potenco moviĝis orienten al regnoj kiel Aŭstrio kaj Hungario. De la 14-a ĝis la 19-a jarcento Antaŭa Aŭstrio apartenis al la Sankta Romia Imperio.

Grava urbo en Antaŭa Aŭstrio estis Freiburg im Breisgau.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]