Antaŭalpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pays Gavot (regiono Haute-Savoie)

La Antaŭalpoj (germanlingve: AlpenvorlandVoralpenland; italalingve: Prealpi; franclingve: Préalpes) laŭ regiona geografio estas la teritorio ĉirkaŭ la - kultura, klimata aŭ geologia - kerna zono de la Alpoj. La Antaŭalpa regiono estas malpli roke montara ol la kernaj Alpoj, sed pli malebenaj ol la milde montetaj regionoj de la mezaltaj montaroj pli foraj de la plej altaj alpaj montopintoj, kaj oriente finiĝas en la Karpata baseno kaj sude en la ebenaĵo de la rivero Pado.

Geologio

Granda parto de la Antaŭalpoj konsistas el montoĉenoj kiuj estiĝis kiel morenoj de la glaciepokaj glaĉeroj aŭ inverse kiel la restaĵoj inter la glaĉeroj, kiuj enfosis sin en la sedimentaj kuŝoj el konglomeraĵo de ĵurasiaj riveroj.

Nomo de regiono

En plej ofta lingvouzo la vorto karakterizas la arkon de apudalpaj regionoj oriente, norde kaj iom okcidente de la Alpoj en Svislando, malgranda parto de Francio, Germanio kaj Aŭstrio inter la lago Lemano, la Bodenlago kaj la rivero Danubo ĝis la urbo Linco. Pri la svisa regiono Antaŭalpoj ekzistas aparta artikoleto.

Vidu ankaŭ

greke Antaŭalpoj (Svislando)