Egipta antaŭdinastia periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antaŭdinastia epoko)
Arkeologiaĵoj de la antaŭdinastia periodo.

La antaŭdinastia periodo estis la lasta etapo de prahistorio en Egiptio. Ĝi apartenas al transira epoko inter Neolitiko kaj la kreado kaj centralizo de egipta ŝtato fare de la faraonaj dinastioj.

La antaŭdinastia periodo laŭ plejmultaj egiptologoj komenciĝis en la frua 5-a jarmilo a.K. kaj ĉesis fine de la 4-a jarmilo a.K., tiel enkondukante la egiptan arkaikan periodon.