Antaŭkolumba Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karibia familio sur bildigo de John Gabriel Stedman el la jaro 1818
La unua vojaĝo de Kolumbo markis la finon de ĉi tiu etapo de la amerika historio

La antaŭkolumba epoko kunigas ĉiujn subetapojn en la historio kaj prahistorio de Ameriko antaŭ la apero de signifaj eŭropaj influoj sur la amerika kontinento, enhavante la tempon de la Supra Paleolitiko ĝis la eŭropa koloniado dum la komenco de la Moderna periodo.

Dum la frazo "antaŭkolumba epoko" laŭlitere temas nur pri la tempo de la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo de 1492, ĝi ankaŭ estas uzata por la tuta historio de amerikaj indiĝenaj kulturoj ĝis la konkerado aŭ influoj de eŭropanoj. Pro tiu kialo, ankaŭ la alternativaj esprimoj antaŭkolonia Amerikoprahistoria Ameriko estas uzataj.

Multaj antaŭkolumbaj civilizoj establis konstantajn setlejojn, urbojn, agrikulturon, civitan kaj monumentan arkitekturon, gravajn terremparojn, kaj kompleksajn sociajn hierarkiojn. Kelkaj el tiuj civilizoj longe fadis antaŭ la tempo de la unuaj permanentaj eŭropaj alvenoj, kaj estas konataj nur tra arkeologiaj enketoj. Aliaj estis samtempaj kun la kolonia periodo, kaj estis priskribitaj en historiaj rakontoj de la epoko.

Amerikaj civilizoj dum eŭropa alveno posedis multajn imponaĵojn. Ekzemple, la aztekoj konstruis unu el la plej imponaj urboj en la mondo, Tenoĉtitlano, la antikva loko de Meksikurbo, kun laŭtaksa loĝantaro de 200 000. Amerikaj civilizoj ankaŭ montris imponajn konitaĵojn pri astronomio kaj matematiko. Multaj el tiuj popoloj kaj iliaj posteuloj konservas diversajn tradiciojn kaj praktikojn kiuj rilatas al la pli fruaj tempoj, kaj ankaŭ ili kombinas ilin kun postaj adoptitaj influoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]