Antaŭmarto en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antaŭmarto)

Kiel antaŭmarto oni nomas la historian epokon inter la fino de la Viena kongreso en 1815 resp. la Franca revolucio de 1830 kaj la Revolucio de 1848 en Germanio.

Politika antaŭmarto en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Metternich ĉ. dumtempe de la Viena kongreso

La nocio antaŭmarto signifas la fazon inter la Viena kongreso en 1815 kaj la marta revolucio de 1848 en Germanio. Saman sencon havas ankaŭ la nocio restaŭradoepoko. Ĵus antaŭ la lasta venko super Napoleono en la batalo de Waterloo la plej multaj monarkioj kaj princlandoj de Eŭropo interkonsentis sub la stampa influo de la aŭstra diplomato kaj ŝtatkanclero Princo de Metternich dum la Viena kongreso komunan politikon de restaŭrado. Tiu celis restarigi post la venko super Napoleono la malnovan ordon. Al tiujn strebadojn oponis la liberala-naciema movado en Germanio, kiu sub la influo de la Franca revolucio de 1789 postulis la starigon de germana nacia ŝtato kun liberala konstitucio. Reage al ĉi tiu idearo la monarkoj starigis per la rezolucioj de Karlsbad en 1819 sistemon de persekuto kaj cenzuro. Ĉi tiu epoko kulture kunfalas kun la romantikismo kaj lige al tiu kun la bidermajro. Ne multaj rezignis je la konfrontado kun la superaj aŭtoritatoj kaj flegis – parte malvole – nepolitikeman, retiriĝeman vivon.

Gravaj stacioj survoje al marta revolucio estis:

Literatura antaŭmarto en Germanio[redakti | redakti fonton]

Heinrich Heine, 1831

La nocio antaŭmarto estas malklara arnomo por la oponema ĝis revoluciema politika literaturo de la jardekoj antaŭ la germana marta revolucio de 1848. La komenco de ĉi tiu literatura epoko estas pridisputata; kelkaj ekigas ĝin je 1815 (Viena kongreso), aliaj je 1819 (Rezolucioj de Karlsbad), 1830 (Franca revolucio de 1830) aŭ 1840 (Rejn-Krizo). La antaŭmarto, kiu alcelis politikajn ŝanĝojn en Germanio kaj esperis plibonigon de la vivvkondiĉoj, kontraŭis la literaturon de la konservema, restaŭrema kaj politike rezignema bidermajro. Gravaj ĝenroj de la antaŭmarto estas la letero, la vojaĝlibro kaj la politika poemo. La literaturmovado „Junges Deutschland“ (juna Germanio), kies publikaĵojn en 1835 malpermesis la parlamento de la Germana Ligo, verŝajne estas la plej grava grupo de verkistoj en ĉi tiu epoko. La reprezentantoj de ĉi tiu tendenco volis atingi la politikan konscion de la burĝaro kaj postulis engaĝiĝeman literaturon, kiu orientiĝu je la socia realeco. Ĝia forturniĝo de la idealoj de Vajmara klasiko esprimiĝis en la vortkreitaĵo de Heinrich Heine pri la fino de la artepoko. Ĉefreprezentantoj de la „Junges Deutschland“ estis Karl Gutzkow, Heinrich Laube, Theodor Mundt kaj Ludolf Wienbarg.

Dum kiam la jungermanoj, kies literatura-politika efiko kulminis meze de la 30-aj jaroj, antaŭ ĉio utiligis al si diversajn formojn de prozo kaj fondis proprajn revuojn, la antaŭmartaj poetoj, pli poste en la 40-aj jaroj aktivaj, provis unuavice agi pro la progreso per engaĝiĝa liriko. Al la plej gravaj verkistoj de ĉi tiu direkto apartenas August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, Ferdinand Freiligrath (Ca ira, Neue politische und soziale Gedichte – Novaj politikaj kaj sociaj poemoj) kaj Georg Herwegh (Gedichte eines Lebendigen – Poemoj de vivanto). Ĉirilate nomendas ankaŭ Robert Eduard Prutz kaj Georg Weerth (Humoristische Skizzen aus dem deutschen Handelsleben – Humuraj skizoj el la germana komerca vivo, Leben und Taten des berühmten Ritters Schnapphanski – Vivo kaj agadoj de la fama kavaliro Banditovskij), kiun la marksisme orientita literaturscienco ŝatis nomi unua „poeto de la germana proletaro“.

Ludwig Börne (ca. 1835)

Krom ĉi tiuj grupoj nomendas diversaj unuopaj verkistoj, kiuj je diferencaj tempoj partoprenis al la progresemaj kaj antaŭrevoluciaj tendencoj de la antaŭmarta literaturo. Ludwig Börne kun sia kritika ĵurnalismo (Briefe aus Paris – Leteroj el Parizo) estis modelo kaj avangardulo por jungermanoj.

Al la literaturo de la antaŭmarto ankaŭ apartenas la verkaro de Georg Büchner (Woyzeck, Lenz, Der Hessische Landbote, Leonce und Lena, Dantons Tod). Dumtempe li kontaktis kun Gutzkow, opiniis tamen la strategion de la Junges Deutschland entute troorientita pri la burĝaro. Büchner kaj Christian Dietrich Grabbe laŭ siaj apartaj manieroj donis novajn impulsojn al la dramoĝenro.

Heinrich Heine distanciĝis pro sia alta estetika pretendo de la jungermanoj, tamen plejparte konsentis kun ilia socikritiko. Do ne hazarde la ligoparlamento inkludis en sia malpermesa rezolucio kontraŭ la verkoj de la Junges Deutschland inkludis ankaŭ lin. La antaŭmartaj poetoj, kiujn li je ilia unua sinprezentado kritikis kiel „tendencpoetoj“ kaj karikaturis, sekvatempe inspiris lin al poemoj pri politikaj okazintaĵoj, ekz. Die schlesischen Weber (La sileziaj teksistoj) kaj la verseposo Deutschland. Ein Wintermärchen (Germanio. Vintra fabelo), kiuj apartenas al liaj plej radikalaj esprimoj.

Pluaj verkistoj el la literatura antaŭmarto estas i.a. Ernst DronkeAdolf Glassbrenner, por ne forgesi la inaj verkistoj pli kaj pli sinprezentaj al publiko, kiuj kiel Louise Aston (Meine Emanzipation – mia emancipiĝo) aŭ Fanny Lewald (Einige Gedanken über Mädchenerziehung – Kelkaj ideoj pri la edukado de knabinoj) temigis inspecifajn aŭ kiel Bettina von Arnim (Dies Buch gehört dem König – Ĉi tiu libro apartenas al la reĝo) socialajn demandojn.

Gravaj verkistoj kaj iliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkisto verkoj
Bettina von Arnim (1785–1859) Dies Buch gehört dem König (reportaĵoj)
Ludwig Börne (1786–1837) Briefe aus Paris (leterkolekto)
Heinrich Heine (1797–1856) Deutschland ein Wintermärchen (versraktonto); vojaĝobildoj; ĵurnalismaj tekstoj; poemoj
Friedrich Wilhelm Schulz (1797–1860) Der Tod des Pfarrers Friedrich Ludwig Weidig
Ferdinand Freiligrath (1810–1876) Ca ira, Neue politische und soziale Gedichte (poemaro)
Georg Büchner (1813–1837) Dantons Tod; Woyzeck (dramoj), Leonce und Lena (komedio), Lenz (rakonto); Der Hessische Landbote (pamfleto)
Louise Aston (1814–1871) Meine Emanzipation (defendoskribo post ŝia eksigo el Berlino)
Georg Herwegh (1817–1875) Gedichte eines Lebendigen
Georg Weerth (1822–1856) Humoristische Skizzen aus dem deutschen Handelsleben; Leben und Taten des berühmten Ritters Schnapphahnski (satiraj felietonoj); poemoj
Annette von Droste-Hülshoff (1797-1848) jam de komence elektis iom realisman, naturisman vojon. Die Judenbuche (rakonto)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Stein: Epochenproblem „Vormärz“ (1815–1848). Metzler, Stuttgart 1974, ISBN 3-476-10132-0 (Sammlung Metzler, 132).
  • Helmut Bock u.a.: Streitpunkt Vormärz. Beiträge zur Kritik bürgerlicher und revisionistischer Erbeauffassungen. Akademie-Verlag, Berlin 1977 (Literatur und Gesellschaft. Hrsg. von der Akademie der Wissenschaften der DDR).
  • Wolfgang Hardtwig: Vormärz. Der monarchische Staat und das Bürgertum. Deutscher Taschenbuch-Verlag, München 1985, ISBN 3-423-04502-7.
  • Sibylle Obenaus: Literarische und politische Zeitschriften 1830–1848. Metzler, Stuttgart 1986, ISBN 3-476-10225-4 (Sammlung Metzler, 225).
  • Dieter Langewiesche: Europa zwischen Restauration und Revolution 1815–1849. 4. Auflage. Oldenbourg, München 2004, ISBN 3-486-49764-2 (Oldenbourg Grundriss der Geschichte, 13).
  • Norbert Otto Eke: Einführung in die Literatur des Vormärz. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2005, ISBN 3-534-15892-X (Einführungen Germanistik).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]