Antaŭrigardilo (tekstredaktilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭrigardilo estas ilo de tekstredaktilo por vidi kiel aspektos la redaktata teksto en retpaĝaro aŭ sur papero antaŭ ol reale fari la retpaĝaron aŭ paperan dokumenton.

La ilo estas bezonata pro tio ke multaj tekstredaktiloj dum redaktado montras la tekston ne tiel kiel ĝi aspektos en la fina rezulto.

El redaktiloj por paperajn dokumentojn antaŭrigardilo aparte bezonatas en TeX kaj similaj redaktiloj ĉar ili tute ne montras tekston en ĝia reala aspekto.

Ĉiuj redaktiloj en retpaĝoj ne motras diversajn tiparojn ktp, por tio interretaj forumoj, vikioj ktp uzas specialan kodon por marki diversajn tiparojn kaj ofte havas antaŭrigardilon.

Uzado de antaŭrigardilo kutime plirapidigas procezon de la redaktado. En okazo de papera fina dokumento antaŭrigardilo ŝparas paperon, en okazo de retpaĝo - trafikon.