Antagonisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antagonisto laŭ PIV[1] estas aktiva, principa kontraŭulo. Tio estas en rakontologio, kaj ĝenerald en ajna historia, mita aŭ fikcia okazo, estas la rolulo, persono aŭ ties grupo, foje eĉ institucio, kiu intervenas en historio, kaj kiu reprezentas la opozicion al protagonistoheroo kontraŭ kiu tiu devas fronti.[2] Ĝi reprezentas la forton kaj ŝajna kaj necesa por ke estu konflikto. La antagonisto ne necese devas esti ĉiam homo nek nepre necese bona aŭ malbona. Ĝi povas ankaŭ reprezenti iun psikologian aŭ mistikisman elementon. En la tipa stilo de la historioj en kiuj heroo devas fronti maliculon, ambaŭ povas esti difinitaj kiel protagonisto aŭ antagonisto unu de la alia, respektive. Tamen, en kelkaj okazoj la kreantoj de historioj kreis diversajn komplikajn situaciojn, kiel por ekzemplo, rakonti la historion ekde la vidpunkto de la maliculo, kaj tiam oni nomas ĝin antagonisma protagonisto aŭ antiheroo. Sed ĝenerale, la heroo estas la protagonisto, kaj kiu aŭ kiuj opozicias estas la antagonistoj aŭ antiherooj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 16an de decembro 2019.
  2. Larousse