Antakya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Antakya en Turkio

Antakya (arabe انتاكيّة), kiu dum la antivka epoko nomiĝis Antioĥio, estas urbego en la pleja sude de Turkio kaj ĉefurbo de la provinco Hatay. Ĝi havas la geografiajn koordinatojn 36° 12' norde kaj 36° 09' oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antakya dum la antikva epoko de la imperioj de grekoj kaj romianoj nomiĝis Antioĥio kaj estis unu el la plej signifaj metropoloj. Inter alie, ĝi iĝis la urbo de unu el la plej fruaj kaŝaj kristanaj komunumoj, kaj menciiĝas multloke de la Nova Testamento. Ankaŭ post la disfalo de la Romia Imperio, la urbo restis unu el la kvin plej gravaj urboj de la Bizanca Imperio. Dum la 6-a jarcento, ĝi tre suferis je granda tertremo kaj estis komplete detruita kadre de islama konkero, kaj ekde tiam ne reatingis sian antaŭan signifon. Jen nur plej koncizaj faktoj: pli detale la antikva kaj mezepoka historio de la urbo legeblas en la artikolo pri Antioĥio.

Ekde la jaro 1517 la urbo estis parto de la Osmana Imperio. Post kiam la imperio disdividiĝis post la Unua Mondmilito, la armeo de Francio okupis Antakya kaj la najbaran, intertempe pli grandan, urbon İskenderun. Dum la jaro 1923, la franca armeo ricevis oficialan peton garantii la sekureon de Sirio kaj la du urboj. Kvankam la tuta regiono administriĝis en Damasko, Antakya konsideriĝis aŭtonoma teritorio. Samkiel en aliaj regionoj de la nuna ŝtato Turkio, ankaŭ ĉi-tie populariĝis la turka politikisto Mustafa Kemal Atatürk. Laŭdire estis li, kiu donis al la regiono la nomon Hatay, laŭ antikva hitita princejo.

Dum la jaro 1938 elvokiĝis turka "Respubliko Hatay" kun ĉefurbo Antakya. Post pridisputata referendumo de la jaro 1939 la respubliko aliĝis al Turkio. Francio toleris tion, pro la espero per tio gajni la simpation de la turkiaj regantoj kaj eviti plian alianciĝon de Turkio kun la nazia Germana Regno. Daŭre Antakya estas la formala ĉefurbo de la provinco Hatay, kvankam la ekonomie pli grava urbo estas İskenderun.

Enloĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe proksimume 155.000 enloĝantoj vivas en Antakya. La rivero Orontes dividas la urbon al malnova zono pli proksima al la montaro, kaj al nova zono pli malsupra. La enloĝantaro de la urbo kiel dum la tuta historio restis multkultura. Apud turkoj ankaŭ multaj araboj loĝas en la urbo; la plimulto de la enloĝantaro estas islama, sed signifa malplimulto estas kristana.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1995, partnera urbo de Antakya estas la urbo

Vidindaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En Antakya ekzistas arkeologia muzeo kun impona kolekto de romiaj mozaikoj. Apud multaj moskeoj ekzistas pluraj kristanaj preĝejoj. La plej signifa el inter tiuj supozeble estas la la grota preĝejo de Sankta Petro, kiu trovigas iom ekster la urbo ĉe roka monta deklivo. La Vatikano oficiale deklaris tiun lokon la tutmonde plej malnova kristana preĝejo.

pentraĵo de Abraham Ortelius: Daphne dum la 17-a jarcento

Meze de multnombraj fontoj, kiuj provizas la trinkeblan akvon de la urbo, kaj ombrigite de tre grandaj laŭroarboj, en distanco de 5 kilometroj de Antakya situas la antaŭurbo Daphne (nuntempe turke Harbiye). La loko dum la romia epoko estis vilaa antaŭurbo kaj ricevis sian nomon laŭ la mitologia nimfo Daphne, kiu laŭ la legendo ĉi-tie volis kaŝiĝi de la dio Apolono kaj tial transformiĝis al laŭroarbo. Pro tio ĉi-tie en de malproksime videbla laŭra arbareto oni aparte kulte honorigis la nimfojn. Laŭdire la egipta imperiestrino Kleopatro edziniĝis ĉi-tie.

En la montaro super Antakya troviĝas monumenta roka bildo kun la nomo Chairon, kiu celis protekti la enloĝantojn kontraŭ malfeliĉo. Laŭ kronikoj ĝi ekestis sub la seleŭkida reĝo Antioĥo la 4-a Epifano.

30 kilometrojn sude de la urbo troveblas la bordo de la Mediteranea Maro kun multaj sablaj plaĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]