Antal Csengeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Csengeri
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de junio 1812(nun 1812-06-02)
en Hungario Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 13-an de julio 1880 (1880-07-13)
en Budapeŝto
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Róza König
Parencoj Gyula Wlassics
Okupo
Okupo ĵurnalistohistoriistopolitikistoekonomikisto
vdr

CSENGERI AntalCSENGERY Antal (ĉengeri) estis hungara reformpolitikisto, publicisto, ekonomikisto, historiisto, akademiano. Lia frato estis Imre Csengery.

Antal Csengery naskiĝis en Nagyvárad la 2-an de junio 1812 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de julio 1880.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Antal Csengery studis en Nagyvárad kaj Debreceno. En 1843-44 li sendis raportaĵojn el Pozsony kiel jurpraktikanto al Pesti Hírlap, kies li estis redaktoro inter 1845-49. Post 1849 li instruis kaj verkis en Peŝto, tradukis el Historio de Anglio de Thomas Babington Macaulay. Li redaktis la gazeton Budapesti Szemle (1857-1869). Ekde 1868 li estis deputito de Deák-partio. Inter 1871-80 li estis sekundara prezidanto de MTA.

Li estis membro de Societo Kisfaludy.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Összegyűjtött munkái (I-III. Pest, 1870-1874), nova eldono I-V. Bp., 1884);
  • Hátrahagyott iratai és feljegyzései (Bp., 1918).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Antal Csengery