Antal Csermák
Antal Csermák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1774 en Hradčany |
Morto | 25-an de oktobro 1822 (48-jaraĝa) en Veszprém |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikisto • violonisto |
Antal Csermák [ĉermAk], hungare Csermák Antal György estis hungara komponisto kaj violonisto.
Pri naskiĝo de Antal Csermák mankas informoj, li mortis la 25-an de oktobro 1822 en Veszprém.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Junaĝo de Antal Csermák estas nebula. Kelkaj konjektas, ke li naskiĝis en Ĉeĥio. En la 1790-aj jaroj li instruis violonadon en Vieno. En 1795 li estis ĉefa violonisto en Nacia Teatro en Peŝto, baldaŭe li migradis en diversaj urboj. En Gödöllő li aŭdis violonadon de János Bihari, poste ankaŭ li komencis ludi soldatvarbajn melodiojn. Li ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande muzikadis. En Veszprém liaj melodioj estis notitaj kaj eldonitaj. Li mortis sola kaj mizera.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- En Veszprém horloĝo de la Fajroturo muzikas melodion de Csermák.
- Komuna memortabulo en Balatonfüred
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- diversaj melodioj, precipe soldatvarbaj kantoj, aparte menciinda: Hat magyar tánc (Ses hungaraj dancoj)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio