Antal Genersich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Genersich
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1842 (1842-02-04)
en Trnava
Morto 4-an de junio 1918 (1918-06-04) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Antal Genersich [generziĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Genersich Antal estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892).

Antal Genersich [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Hungara reĝlando, en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 4-an de junio 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Genersich frekventis universitaton en Pest (urbo) por esti kirurgo, okulkuracisto kaj akuŝisto (en 1866). Li komencis sian karieron samloke en la universitato. En 1868 li studvojaĝis al Würzburg, Vieno, Berlino kaj Lejpcigo. Hejmenveninta li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, kie li atingis la rangon rektoro en 1877. En 1891 li iĝis nobelo. Inter 1895 kaj 1913 li estis universitata profesoro en Budapeŝto, direktoro de la 2-a Patologia Instituto, en 1910–11 rektoro de la universitato.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kolozsvári m. kir. tud. egyetem működéséről (pri funkciado de Universitato Kolozsvár) (1878)
  • A fejcsonkos torz (1880)
  • A törvényszéki orvost érdeklő törvények és rendeletek (1894)
  • Hozzászólása a tuberculosis vitához (Nemzetközi Belorvosi Nagygyűlés, Berlin, 1890);
  • Tetemvizsgálati jegyzőkönyv (Kolozsvár, 1890).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]