Antal Gyenes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Gyenes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1920 (1920-10-30)
en Mezőtúr
Morto 17-an de januaro 1996 (1996-01-17) (75-jaraĝa)
en Keszthely
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Gyenes [djeneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyenes Antal estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro.

Antal Gyenes [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1920 en Mezőtúr. Li mortis la 17-an de januaro 1996 en Keszthely (laŭ alia fonto en Zalaszántó).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Gyenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste teknikuniversitaton en Budapeŝto. Dum la studentaj jaroj li partoprenis en la junularaj kontraŭnaziaj okazintaĵoj. Li aliĝis al la komunistoj en 1941, poste li estis atestita 3 monatojn, poste dum la nazia erao li kaŝiĝis, sed li partoprenis en la rezista movado. Inter 1945 kaj 1947 li estis parlamenta deputito, dume li ricevis diversajn ŝtatajn kaj partiajn taskojn, krome li fondis agrikulturan gazeton. En 1950 la partio punis lin, li devis labori kiel simpla laboristo. En la sekva jaro li ekinstruis en la agrikultura altlernejo. Li estis nomumita ministro pri nutrokolekto dum la Hungara revolucio de 1956, li tuj deklaris finon de deviga nutrokolekto. Li apartenis al fideluloj de Imre Nagy (politikisto). Post falo de la revolucio li apartenis al stabo de János Kádár, dume li pledis Nagy-on. ĉefe partiajn taskojn kun postenojn. Ekde 1957 li laboris en agrikultura esplorinstituto, kie li kandidatiĝis en 1962. Li pensiuliĝis en 1985.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.