Antal Kapusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAPUSY Antal (kapuŝi) estis rumanuja hungara medicina kaj psikologia fakverkisto, tradukisto, redaktoro. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 13-an de aprilo 1929 kaj mortis la 20-an de junio 1978 en Vâlcele.

Biografio

Antal Kapusy la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo (1947), la kuracistan diplomon li havigis al si en Universitato pri Medicino kaj Farmacio Târgu Mureş (1954); samloke li estis praktikanto en la katedro de mikrobiologio, ekde 1957 li estis laboratoriestro de la katedro de anatomio, poste asistanto. Pro sia grava malsano oni pensiuligis lin en 1971. Li loksidiĝis en Marosszentgyörgy, pli poste en Lunca de Sus, kie li daŭrigis sian agadon sciencan kaj sciencpopolarigan. Li popularigis la medicinajn sciojn en la gazetoj Falvak Dolgozó Népe, Hargita, Megyei Tükör. Lia centra priokupiĝo estis la anatomio kaj psikologio de maljunuloj. El liaj tiutemaj verkoj elstaras la studaĵoj aperintaj en Korunk Az öregedés lélektana (1971. n-ro 9), A pszichoszféra védelmében (1972. n-ro 11) kaj Génkészlet és magatartás (1976. n-roj 7, 8) . Li tradukis el la pola literaturo. Li estis kunlaboranto de Utunk kaj Korunk. Li estis ano de la redakcio de libroserio Korunk Könyvek, eldonataj de Kriterion Könyvkiadó, ekde 1976 ĝis sia morto.

Volumo

  • Az öregedés tudománya (Scienco de maljuniĝado; Bukarest, 1974).

Literaturo

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.