Antal Klemm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Klemm
Antal Klemm. 1938
Antal Klemm. 1938
Persona informo
Naskonomo Klemm Imre
Naskiĝo 1-an de septembro 1883 (1883-09-01)
en Lockenhaus
Morto 23-an de decembro 1963 (1963-12-23) (80-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto • Finno-Ugrist • ordenfrato
vdr

Antal KLEMM, laŭ hungarlingve kutima nomordo Klemm Antal (malofte Klemm Imre Antal) estis hungara lingvisto, pastro, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1927).

Antal Klemm [1] naskiĝis kiel Klemm Imre la 1-an de septembro 1883 en Léka (nuntempa Lockenhaus en Aŭstrio). Li mortis la 23-an de decembro 1963 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Klemm frekventis gimnaziojn en Kőszeg kaj Sopron, poste en 1902 li aliĝis al benediktanoj. Li plulernis en ĉeflernejo de Pannonhalma kaj universitato de Budapeŝto, fine li pastriĝis en 1907. En la sekva jaro li ricevis diplomon por instruisto. Komence li insruis en Pannonhalma, sed dume li plulernis en diversaj eksterlandaj universitatoj. Dum la 1-a mondmilito li kolektis kantojn kaj tekstojn de militkaptitoj, kies gepatra lingvo estis ia finn-ugra lingvaro. Ekde 1923 li instruis ankaŭ en Universitato Pázmány Péter kaj ankaŭ en universitato de Pécs. Ekde 1940 li instruis nur en universitato de Szeged, kie li estis katedrestro inter 1950-1955, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri finn-ugra lingvaro. Li ricevis premiojn en 1921 kaj 1925.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Baróti Szabó Dávid nyelve nyelvújítási szempontból (1908)
  • Mordvin szövegek (1916)
  • Magyar történeti mondattan I–III. (1928–1942)
  • Nyelvtudomány, logika, lélektan (Lingvoscienco, logiko, psikologio), (1948)
  • Magyar leíró nyelvtan történeti magyarázatokkal: Szótan, hangtan (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]