Antal Kóczé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Kóczé
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1872 (1872-12-09)
en Tășnad
Morto 8-an de oktobro 1926 (1926-10-08) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistobandestro
vdr

KÓCZÉ Antal (pr. ko:ce: antal) estis hungara ciganmuzikestro naskita en Tasnád la 9-an de decembro 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de oktobro 1926. Li estis la filo de muzikestro Lajos Kóczé.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Kóczé muzikis jam 9 jaraĝe en bando de Vince Bunkó. En 1890 li fondis memstaran bandonen Deĵo, kun kiu li longtempe muzikis en Koloĵvaro. Je la fino de la jarcento li trairis Eŭropon kun sia bando. Li muzikis al imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), al la angla reĝo, al la cara familio en Sankta Peterburgo. En 1903 li gajnis la konkurson de ciganbandoj. En 1924 li faris kun sia orkestro novan turneon en Eŭropo. Ankaŭ Pau Casals rimarkis lian virtuozan ludon.

Fonto[redakti | redakti fonton]