Antal Marczibányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Marczibányi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1793 (1793-05-28)
en Púchov
Morto 13-an de januaro 1872 (1872-01-13) (78-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Antal Marczibányi [marcibAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marczibányi Antal estis hungara politikisto, mecenato, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis: puchói [puĥoi] kaj csókai [ĉOkai].

Antal Marczibányi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 28-an de majo 1793 en Hungara reĝlando en Puhó (nuntempa Púchov en Slovakio). Li mortis la 13-an de januaro 1872 en Pest (urbo) [2][rompita ligilo].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Marczibányi devenis el riĉa familio. Li ekhavis postenon en 1812 en Trencsén (reĝa departemento). Inter 1825-1849 li ofte estis deputito en la hungara parlamento, kie li strebis por la progreso. En 1848 li apogis la hungaran revolucion. Post la fiasko la Habsburgoj kondamnis lin je monpago, poste li retiriĝis de la politiko. Li multe helpis fondon de MTA, poste li donacis monon por la akademio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • parlamentaj paroladoj
  • letero al András Fáy (1842)

Fontoj[redakti | redakti fonton]