Antal Pór

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Pór
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1834 (1834-10-18)
en Esztergom
Morto 8-an de septembro 1911 (1911-09-08) (76-jaraĝa)
en Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoKapitulanohistoriisto
vdr

Antal PÓR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pór Antal estis hungara pastro, historiisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia origina nomo estis Bauer ĝis 1863.

Antal Pór [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1834 en Esztergom. Li mortis la 8-an de septembro 1911 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Pór frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la hungara armeo en 1848. Fine li estis militkaptito, hejmenveninta li plulernis por esti romkatolika pastro. En 1857 li pastriĝis, li precipe instruis. Inter 1875-1881 li estis elektita parlamenta deputito. Li atingis diversajn pastrajn rangojn, ekzemple li estis nomita titulara abato en 1886. Li okupiĝis precipe pri la malfrua mezepoka historio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]