Antal Reguly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal REGULY [reguli], hungare Reguly Antal estis hungara lingvisto, etnografo, vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Antal Reguly
Skulptaĵo pri Reguly

Li naskiĝis la 11-an de julio 1819 en Zirc. Li mortis la 23-an de aŭgusto 1858 en Buda.

Biografio

Li frekventis lernejojn en Zirc kaj Székesfehérvár, poste lernis en universitato en Pest (urbo). Poste tuj li komencis viziti diversajn urbojn. En Stokholmo li ekkonis finnon, kaj interesiĝis pri la laponoj. Tie li faris etnografiajn esplorojn. En 1841 li vojaĝis al Sanktpeterburgo por studi diversajn malgrandajn etnojn. Post 2 jaroj li vojaĝis al Uralo, kie li esploris ĝis 1847. Poste li hejmenvenis kaj faris etnografiajn laborojn.

Verkoj (selekto)

  • A dzungár nép és annak a magyarral állított fajrokonsága (La popolo "dzungár" ...), 1850
  • Vogul népköltési gyűjtemény (popolaj poemoj de voguloj), 1892
  • Reguly Antal "Magyarországi jegyzetek" (Hungarlandaj notoj de Reguly), 1994
  • Reguly Antal „hangjegyre szedett” finnugor dallamai (Kolektitaj melodioj de Reguly), 2000

Fontoj

  • Hungara Vikipedio