Antal Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Váradi
Persona informo
Naskonomo Weber Antal
Naskiĝo 2-an de majo 1854 (1854-05-02)
en Závod
Morto 5-an de marto 1923 (1923-03-05) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Aranka Váradi • Ilona Várady vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Váradi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Váradi Antal estis hungara verkisto, poeto, dramisto, profesoro, dramaturgo, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Lia filino estis Aranka Váradi.

Antal Váradi naskiĝis kiel Weber Antal la 2-an de majo 1854 en Závod (departemento Tolna). Li mortis la 5-an de marto 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Váradi frekventis gimnazion en Pécs, universitaton en Pest (urbo), poste samloke li ekinstruis. En 1874 li doktoriĝis. Li estis dramaturgo en 1895 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li emeritiĝis en 1906, pli frue li ricevis diversajn premiojn.

Li komencis verkadi jam en Pécs dum la studjaroj. Lia unua poemo aperis en 1873. Ofte li verkadis sub pseŭdonimoj Ostor, Ribes, Don Dongó, Ruy Blas, (V. A.), krome longe li redaktis gazeton.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Költemények (Poemoj) 1875
  • Iskarioth 1876 - tragedio
  • Az én világom (Mia mondo) 1879 - poemaro
  • Tamora 1879 - premiita tragedio
  • A tér (La spaco) 1880 - premiita komedio
  • Aesthetika dióhéjban (Estetiko mallonge) 1881 - lernolibro por aktoroj
  • Atala 1881 opero
  • Költemények (Poemoj) 1890
  • Elmult évekből (Ela pasintaj jaroj) 1892 - novelaro
  • Vilhelmo Tell 1901 - tradukaĵo de Schiller

Fontoj[redakti | redakti fonton]