Antanas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Antanas
vdr

Antanas estas litovlingva vira persona nomo[1] Temas pri variaĵo de la latina persona nomo Antonius, kiu mem estas variaĵo de la antikva romia familia nomo Antius[2]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Antas, Tanas kaj Tanius.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Antanas Baranauskas (1835–1902), litova poeto kaj episkopo
  • Antanas Janauskas (naskiĝis en 1937), litova filmreĝisoro
  • Antanas Klimavičius (naskiĝis en 1949), juĝisto en la supera juĝejo de Litovio
  • Antanas Lingis (1905–1941), litova futbalisto
  • Antanas Marcijonas (naskiĝis en 1938), litova juristo
  • Antanas Merkys (1887–1955), litova politikisto, ĉefministro de Litovio
  • Antanas Mockus (naskiĝis en 1952), litovdevena kolumbia filozofo kaj politikisto
  • Antanas Smetona (1874–1944), litova politikisto, unua prezidanto de Litovio
  • Antanas Sniečkus (1903–1974), litova komunisto
  • Antanas Trumpa (naskiĝis en 1942), litova entreprenisto
  • Antanas Tumėnas (1880–1946), litova politikisto kaj juristo
  • Antanas Vaičius (1926–2008), litova katolika episkopo
  • Antanas Valionis (naskiĝis en 1950), litova politikisto
  • Antanas Vivulskis (1877–1919), pola-litova arkitekto kaj skulptisto
  • Antanas Garbauskas, (1932-2008), litova vitralisto, restaŭristo, pedagogo kaj esperantisto
  • Antanas Mekys, (naskiĝis en 1917), litova ekonomiisto kaj esperantisto kaj ekde la jaro 2003 Honora Membro de UEA
  • Antanas Poška, (ĝis 1929 Paškevičius, 1903-1992), litova vojaĝanto, antropologo kaj esperantisto
  • Antanas Prapuolenis, (1894-1962), litova pedagogo, ĝardenisto kaj esperantisto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antanas en la anglalingva retejo babynamesworld.parentsconnect.com
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 75