Antanas Garbauskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas GARBAUSKAS
Persona informo
Naskiĝo la 5-an de aŭgusto 1932
en Skapiškis, distrikto Kupiškis (Litovio)
Morto la 11-an de decembro 2008
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Antanas GARBAUSKAS (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1932 en Skapiškis, distrikto Kupiškis, mortis la 11-an de decembro 2008 en Vilnius, enterigita en Antakalnis-tombejo) estis artisto vitralisto, restaŭristo, pedagogo kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1958 finis Vilnan Instituton pri Belarto, oficis kiel direktoro de Vilna Arta Infanlernejo (1958-1960), estris belartan fakon en Nacia Čiurlionis-Artlernejo (1960-1993) kaj de 1960 en ĝi instruis. Li iniciatis fondon de restaŭrada vitral-metiejo (1971), la unua en Litovio. Ĝis 1980 li laboris ĉi tie kiel restaŭristo.

A. Garbauskas rekreis vitralojn por preĝejo de St. Johanoj (1970-1979) kaj preĝejo de Ĉiuj sanktuloj en Vilno, por katolika preĝejo, Ermitaĵo en Peterburgo.[1] Li kreis maldikvitrajn kaj dikvitrajn vitralojn por internoj de preĝejoj en Litovio kaj eksterlande kaj por internoj de sociaj konstruaĵoj. Li kreis ankaŭ etformajn vitralajn miniaturojn, de 1957 partoprenis en litovaj kaj eksterlandaj ekspozicioj.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Esperanton A. Garbauskas memlernis en 1956. Lia diploma laboro vitralo Esperanto–amiko de paco estis prezentita en la 6-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Moskvo 1957. Li ilustris Esperanto-lernolibron [2] de Ipolitas Cieška kaj Juozas Petrulis, pentris multajn ilustraĵojn kaj afiŝojn pri Esperanto, ornamis Esperanto-ekspoziciojn per konvenaj bildoj kaj desegnaĵoj.[3]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Al luma estonteco (Nacia Biblioteko de Martynas Mažvydas, 1963)
  • Sanktuloj (preĝejo en Rietavas, 1973)
  • Evangelistoj (preĝejo en Inturkė, 1977)
  • Vitraloj en muzeo de Kristijonas Donelaitis, Tolminkiemis, (1979)
  • La Jaro (laŭ libro de Kristijonas Donelaitis, Muzeo de Maironis pri Litova Literaturo, Kaunas, 1985)
  • Florado (preĝejo en Uliūnai, 1987)
  • Litovio de krucoj (preĝejo de Sankta Anna en Vilnius, 1988)
  • Vitraloj en kapelo de gimnazio La 16a de Februaro en Hüttenfeld (1993)
  • Sankta Familio (preĝejo en Sintautai, 1995)
  • Resurekto (preĝejo Sintautai, 1995)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eidamas 76-uosius metus ketvirtadienį po sunkios ligos mirė vitražininkas Antanas Garbauskas (litove) (2008-12-12).
  2. Ipolitas Cieška, Juozas Petrulis, Esperanto kalbos vadovėlis / Lernolibro de Esperanto (1959)
  3. Litova Stelo, n-ro 4, 1997, p. 26
  4. Neringa Markauskaitė, Visuotinė lietuvių enciklopedija, sesa volumo, Vilnius: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas, 2004. sesa volumo: Fau-Goris. 416 paĝoj