Antanas Smetona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas Smetona
Persona informo
Antanas Smetona
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1874 (1874-08-10)
en Užulėnis, Ukmergė District Municipality,  Litovio
Morto 9-an de januaro 1944 (1944-01-09) (69-jaraĝa)
en Klevlando
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per incendio vd
Tombo All Souls Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Rusia ImperioLitovio vd
Alma mater Munkena universitatoSankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Academia Petrina vd
Partio Unio de litovaj naciistoj vd
Subskribo Antanas Smetona
Familio
Edz(in)o Sofija Smetonienė vd
Profesio
Okupo politikistoverkistopedagogoadvokatoĵurnalisto vd
Aktiva en KaŭnoVilno vd
Prezidanto de Litovio
Dum 19181920
Antaŭulo
Sekvanto Aleksandras Stulginskis
2-a periodo
Dum 19261940
Antaŭulo Aleksandras Stulginskis
Sekvanto Antanas Merkys
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antanas SMETONA (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) (* la 10-an de aŭgusto 1874 en Užulėnis proksime de Ukmergė; † la 9-an de januaro 1944 en Cleveland, Usono) estis la unua prezidanto de la respubliko Litovio.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Smetona jam dum sia junaĝo engaĝiĝis politike, en la gimnazio protestanta kontraŭ la rusa ortodoksa eklezio kiel simbolo de la Rusa Imperio, kiu inter la jaroj 1795 kaj 1917 okupis la ŝtaton Litovio, kaj poste en la universitato, kontraŭleĝe disdonante kontrabanditajn litovlingvajn literaturajn verkojn. Pro tiu engaĝiĝo li plurfoje forĵetiĝis de la gimnazio kaj poste universitato, sed tamen dum 1902 sukcesis fini sian studon de ekonomiko en Sankt-Peterburgo. En la litova ĉefurbo Vilno li eklaboris en banko.

Politika aktiveco[redakti | redakti fonton]

En Vilno Antanas Smetona estis inter la unuaj membroj de la Litovia Demokratia Partio, li elektiĝis en ties estraron kaj poste ekde la jaro 1918, kiam Litovio iĝis sendependa respubliko, reprezentis la partion kiel parlamentano en la litova parlamento Seimas. Samtempe li verkis politikajn artikolojn kaj librojn por pluraj litovaj gazetoj kaj eldonejoj, kaj instruis la litovan lingvon en lernejoj. En pluraj publikaĵoj li substrekis, ke la starigo de sendependa ŝtato devus esti la plej grava politika celo de la litovoj regataj de la Rusa Imperio.

Li estis kunorganizanto kaj kunestrarano de la "Litovia Konferenco de Vilno". Samtempe li estis membro de la "Litovia Konsilio" (la pli posta ŝtata konsilio de la sendependiĝinta Litovio) kaj elektiĝis ties prezidanto. La 16-an de februaro 1918 li apartenis al la subskribintoj de la deklaro pri ŝtata sendependiĝo de Litovio.

Prezidanto de Litovio[redakti | redakti fonton]

La 4-an de aprilo 1919 Smetona fare de la ŝtata konsilio estis nomumita la unua Prezidanto de la respubliko Litovio. Jam post unu jaro, la 19-an de aprilo 1920, li transdonis la oficon al Aleksandras Stulginskis, kiun la nacia parlamento Seimas elektis prezidanto. Smetona ne reelektiĝis kiel parlamentano, kaj sekve plejparte laboris kiel ĵurnalisto, ekde la jaro 1923 ankaŭ kiel docento de la universitato Vytautas-Magnus en Kaŭnaso.

Post la konkero de la nordo de la dulingva german-litova regiono Eta Litovio, germane Memelland, ĉirkaŭ la urbo Klaipėda, antaŭe parto de la germania provinco Orienta Prusio, pere de litova civila soldataro dum la jaro 1923, li post la foriro de la franca armeo de la regiono iĝis ties komisia ĉefadministranto, sed post mallonga tempo fordonis tiun postenon. Dum 1924 li estis inter la fondantoj de la politika partio Unio de litovaj naciistoj, kaj ekde la jaro 1926 li estis docento pri arta teorio kaj historio, pli poste pri filozofio.

La 17-an de decembro 1926 Smetona sekve de armea puĉo duafoje iĝis prezidanto de la respubliko. Li nomumis la politikiston Augustinas Voldemaras kiel novan ĉefministron. La 15-an de majo 1928 sen konsento de la nacia parlamento ekvalidis nova ŝtata konstitucio, kiu atribuis signife pli da potenco al la prezidento. Dum 1929 Smetona demisiigis la ĉefministron Voldemaras kaj sola plugvidis la respublikon. Li reelektiĝis dum la jaroj 1931 kaj 1938 kaj pluoficis ĝis la 15-a de junio 1940.

Okupo de Litovio fare de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Dum somero 1940 la registaro de Sovetunio sub gvido de diktatoro Stalino, kiu jam dum pluraj jaroj minacis konkeri la baltiajn ŝtatojn kaj sekrete interkonsentis pri tio kun la same diktatore gvidita Nazia Germanio pere de la Ribbentrop-Molotov-pakto de 1939, premis ultimaton al la ŝtato Litovio transdoni la landon al Sovetunio. Smetona per sia propono de armita rezisto al la armee supera diktatora najbara ŝtato ne ricevis sufiĉe fortan subtenon ene de Litovio. Li transdonis siajn taskojn kiel ĉefministro al Antanas Merkys, do formale restis ŝtata prezidanto, kaj sekrete fuĝis unue al Germanio, poste al Svislando kaj fine Usono.

En Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono Smetona laboris pri sia verko de ampleksa historio de Litovio, kiu tamen ne fineblis: la 9-an de januaro 1944 li mortis okaze de mistera incendio de sia nova domo en Klevlando (Ohio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]