Antanas Smetona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antanas Smetona

Antanas Smetona (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) (* la 10-an de aŭgusto 1874 en Užulėnis proksime de Ukmergė; † la 9-an de januaro 1944 en Cleveland, Usono) estis la unua prezidento de la respubliko Litovio.

Junaĝo

Smetona jam dum sia junaĝo engaĝiĝis politike, en la gimnazio protestanta kontraŭ la rusa ortodoksa eklezio kiel simbolo de la Rusa Imperio, kiu inter la jaroj 1795 kaj 1917 okupis la ŝtaton Litovio, kaj poste en la universitato, kontraŭleĝe disdonante kontrabanditajn litovlingvajn literaturajn verkojn. Pro tiu engaĝiĝo li plurfoje forĵetiĝas de la gimnazio kaj poste universitato, sed tamen dum 1902 sukcesas fini sian studon de ekonomiko en Sankt-Peterburgo. En la litova ĉefurbo Vilno li eklaboras en banko.

Politika aktiveco

En Vilno Antanas Smetona estas inter la unuaj membroj de la Litovia Demokratia Partio, li elektiĝas en ties estraron kaj poste ekde la jaro 1918, kiam Litovio iĝas sendependa respubliko, reprezentos la partion kiel parlamentano en la litova parlamento Seimas. Samtempe li verkas politikajn artikolojn kaj librojn por pluraj litovaj gazetoj kaj eldonejoj, kaj instruas la litovan lingvon en lernejoj. En pluraj publikaĵoj li substrekas, ke la starigo de sendependa ŝtato devus esti la plej grava politika celo de la litovoj regataj de la Rusa Imperio.

Li estas kunorganizanto kaj kunestrarano de la "Litovia Konferenco de Vilno". Samtempe li estas membro de la "Litovia Konsilio" (la pli postas ŝtata konsilio de la sendependiĝinta Litovio) kaj elektiĝas ties prezidanto. La 16-an de februaro 1918 li apartenas al la subskribintoj de la deklaro pri ŝtata sendependiĝo de Litovio.

Prezidento de Litovio

La 4-an de aprilo 1919 Smetona fare de al ŝtata konsilio estas nomumata la unua Prezidento de la respubliko Litovio. Jam post unu jaro, la 19-an de aprilo 1920, li transdonas la oficon al Aleksandras Stulginskis, kiun la nacia parlamento Seimas elektas prezidento. Smetona ne reelektiĝas kiel parlamentano, kaj sekve plejparte laboras kiel ĵurnalisto, ekde la jaro 1923 ankaŭ kiel docento de la universitato Vytautas-Magnus en Kaŭnaso.

Post la konkero de la nordo de la dulingva german-litova regiono Eta Litovio, germane Memelland, ĉirkaŭ la urbo Klaipėda, antaŭe parto de la germania provinco Orienta Prusio, pere de litova civila soldataro dum la jaro 1923, li post la foriro de la franca armeo de la regiono iĝas kies komisia ĉefadministranto, sed post mallonga tempo fordonas tiun postenon. Dum 1924 li estas inter la fondantoj de la politika partio Unio de litovaj naciistoj, kaj ekde la jaro 1926 li estas docento pri arta teorio kaj historio, pli poste pri filozofio.

La 17-an de decembro 1926 Smetona sekve de armea puĉo duafoje iĝas prezidento de la republiko. Li nomumas la politikiston Augustinas Voldemaras kiel nova ĉefministro. La 15-an de majo 1928 sen konsento de la nacia parlamento ekvalidas nova ŝtata konstitucio, kiu atribuas signifepli da potenco al la prezidento. Dum 1929 Smetona demisiigas la ĉefministron Voldemaras kaj sole plugvidas la respublikon. Li reelektiĝas dum la jaroj 1931 kaj 1938 kaj pluoficas ĝis la 15-a de junio 1940.

Okupo de Litovio fare de Sovetunio

Dum somero 1940 la registaro de Sovetunio sub gvido de diktatoro Stalino, kiu jam dum pluraj jaroj minacis konkeri la baltiajn ŝtatojn kaj sekrete interkonsentis pri tio kun la same diktatore gvidita Nazia Germanio pere de la Ribbentrop-Molotov-pakto de 1939, premas ultimaton al la ŝtato Litovio transdoni la landon al Sovetunio. Smetona per sia propono de armita rezisto al la armee supera diktatora najbara ŝtato ne ricevas sufiĉe fortan subtenon ene de Litovio. Li transdonas siajn taskojn kiel ĉefministro al Antanas Merkys, do formale restas ŝtata prezidento, kaj sekrete fuĝas unue al Germanio, poste al Svislando kaj fine Usono.

En Usono

En Usono Smetona laboras pri sia verko de ampleksa historiio de Litovio, kiu tamen ne fineblas: la 9-an de januaro 1944 li mortas okaze de mistera incendio de sia nova domo en Klevlando (Ohio).

Eksteraj ligiloj

greke biografio de Antanas Smetona en la litova, angla, franca kaj rusa lingvoj


Antaŭe:Prezidento de LitovioPoste:
--
Aleksandras Stulginskis
1918 - 1920
1926 - 1940
Aleksandras Stulginskis
Antanas Merkys