Antarkta hargreso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Antarkta hargreso
Deschampsia antarctica.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
Klaso: Unukotiledonaj plantoj (Liliopsida)
Ordo: Poales
Familio: Poacoj (Poaceae)
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Poeae
Genro: Deschampsia
Deschampsia antarctica
E.Desv. 1854
v  d  r
Information icon.svg


Antarkta hargreso ( Deschampsia antarctica ) estas unu el la nur du enlandaj angiospermoj de la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta perloradiko ( Colobanthus quitensis). [1].

Enhavo

Priskribo [redakti]

La antarkta hargreso estas herbotufkonstituanta staŭdo. Ĝi altas 10 ĝis 30 centimetrojn. La ligulo longas 4 ĝis 8 milimetrojn. La folio estas mallarĝa, rulita kaj larĝas ĉirkaŭ 2,5 ĝis 3 milimetrojn.

La infloresko estas malkompakta paniklo kiu longas 5 ĝis 20 centimetrojn. La tigitaj spiketoj longas 5 ĝis 7 milimetrojn, portas du aŭ tri floretojn, kaj staras unuope sur la harkovritaj floraksoj.

La frukto estas malhelbruna kariopso kiu longas 1 ĝis 1,2 milimetrojn.

Disvastiĝo [redakti]

La specio troviĝas en suda Sudameriko, en la subantarktaj insuloj, kaj en la antarkta kontinento.

Kaŭze de la tutmonda varmiĝo, pli da semoj kapablas ĝermi, kreante multe da ĝermoplantoj kaj plantidoj. Referaĵoj indikas ke estiĝas dudekkvinfoja multoblo de plantoj kiel rezulto. Tiu kaŭzis la plivastiĝon de tiu specio suden kaj la okupadon de pli grandaj areoj. La arealo de antarkta hargreso etendiĝas pli sude ol la 56-a cirklo de suda latitudo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Their, Rudolph E. D. 1965 : American Institute of Biological Sciences, BioScience, 15, nr 4, pp. 285–287. [1]

Bibliografio kaj eksteraj ligiloj [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio