Antarkta neĝa krozilo
El Vikipedio
La antarkta neĝa krozilo (au neĝokrozilo, angle snow cruiser) estas grandega neĝa aŭtomobilo kiu estis konstruita originale por esplorado de la Antarkto. Oni fiksis sur tegmento de la neĝa veturilo aviadilon, kiu povis starti de tie. La projekton gvidis Dro Thomas C. Poulter kaj admiralo Richard Evelyn Byrd, la neĝokrozilo fiaskis, ĉar ĝi ne povis venki eĉ etajn altaĵojn.
Oni konstruis la neĝokrozilon en 1939, transportis ĝin en la Antarkton la 12-an de januaro 1940. Ĝi sinkis en la neĝo kaj ne povis grimpi altaĵetojn. Ĉar oni ne povis plibonigi la konstruaĵon, ili ĉesigis la projekton kaj lasis la neĝokrozilon sur la Antarkto.
Teknikaĵoj [redakti]
| Maŝinoj: | du 6-cilindraj Cummins-dizelaj motoroj |
| Pelaj motoroj: | kvar General Electrics je 75 ĈP |
| Maksimuma rapido: | ĉ. 50 km/h |
| Longo: | 15,4 m |
| Alto: | 4,4 m |
| Larĝo: | 5.25 m |
| Atingopovo: | ĉ. 8000 km |