Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antarkto

Mapo de Antarkto.
Areo 14.425.000 km²
Loĝantoj 1.000
Landoj 0
Dependaj teritorioj 4 (kaj 8 terenpostuloj)
Ĉefaj lingvoj angla
hispana
franca
rusa
norvega
Horzonoj neniu
Plej grandaj urboj neniu
vdr

Antarkto (alinome AntarktioAntarktido) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, plejparte sude de la antarkta cirklo kaj ĉirkaŭ la suda poluso. Ĝi estas la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj nacioj alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14.425.000km², 13.720.000 estas ĉiam kovrita de glacio.

Etimologio

En la helena lingvo árktos signifas urson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la konstelacio de la Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto (greke: Ανταρκτική) signifas "Malarkton".

Geografio

Reliefo de Antarktio

98 % el tiu kontinenta tero konsistas el glaĉerojbankizo, kun alteco inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90 % de la monda glacio, tio estas 29.000.000 km3, troviĝas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉa akvo ol la cetero de la tuta tero. Sed spite de tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La suda poluso, ekzemple, ricevas nur po 2 centimetrojn da nova neĝo ĉiujare. Sed la neĝo neniam degelas...

En la "sekaj valoj" de Antarkta pluvo lastfoje falis antaŭ 2 milionoj da jaroj.

Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:

  1. La Arkto estas oceano, ne tero, kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
  2. Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80 % de la varmo de la suno.
  3. La meza alteco de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol la maro de la Arkto. Tial la aero estas pli maldensa, do pli malvarma.
  4. La vento en Antarkto estas tre forta.

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 °C (218 K).

Se la neĝo kaj glacio iam degelus:

  • Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel insularo.
  • La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 metrojn (dum 10.000 jaroj).
  • La maroj leviĝus je 73 m tutmonde.

Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento iam estis varma kaj marĉa.

En Antarkto troveblas la plej multaj rokoj alvenintaj de la planedo Marso al la Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.

Terhistoria evoluo

Helpe de la bunte reprezentitaj paleobiogeografiaj disvastiĝejoj de la reptiloj Cynognathus, Mesosaurus kaj Lystrosaurus, kaj tiuj de la filiko Glossopteris rekonstrueblas la ordigo de nuntempe disiĝintaj kontinentoj al Gondvano.

La terareoj de Antarkto estis antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj parto de la grandkontinento Gondvano kaj situis sude de la nuntempa pozicio de Afriko. Post la disiĝo de Gondvano pro la kontinenta drivo Antarkto malrapide moviĝis suden. Komence de la paleogeno, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam la kontinento estis ankoraŭ ligita al la aŭstralia kontinento, ĝia klimato estis ankoraŭ tropika ĝis subtropika. Pro la kontinenta drivo suden la klimato tamen pli kaj pli malvarmiĝis. Antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj estiĝis la unuaj grandaj glaciejoj. Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, dum la ŝanĝo de la oligoceno al la mioceno malfermiĝis inter Antarkto kaj Sudameriko la Drake-pasejo. La rezultinta antarkta ĉirkaŭpolusa marfluo rapidigis la procedon de glaciiĝo kaj la arbaroj kovrintaj ĝis tiam la kontinenton estis neniigitaj. Nur ekde ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj la kontinento estas tute kovrita de dikega glacitavolo.

Historio

Supozoj kaj alproksimiĝo

Mondomapo de Abraham Ortelius, ĉirkaŭ 1570

Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro 1820 oni supozis la ekziston de grandega suda kontinento, kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomata Terra australis troviĝas sur multaj mondomapoj de la frua moderno. Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple la mapo de Piri Reis el la jaro 1513, la mapo de Orontius Finaeus el la jaro 1531, la mapo de Gerhard Mercator el la jaro 1569 aŭ la mapo de Philippe Buache el la jaro 1754, montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro 1820. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.

Fakte tamen ne ekzistas pruvoj pri la ĉeesto de homoj en la Antarkto antaŭ la 19-a jarcento. Tamen oni ja entreprenis esplorvojaĝojn al la sudpolusa regiono, tiel la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj estis verŝajne malkovritaj jam en 1599 fare de Dirk Gerritz aŭ de Gabriel de Castilla en 1603. James Cook travojaĝis la sudan oceanon en la jaroj 1772 ĝis 1775 kaj tiel verŝajne unua trapasis en 1773 la sudan polusan cirklon, sed la bankizo malhelpis lin vidi Antarkton.

Malkovro kaj polusoesploroj

Dosiero:149009main image feature 576 antartic.jpg
Antarkto

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj certe atingis la kontinenton. La unua dokumentita ekvido de Antarkto plazos la 28-an de januaro 1820. Preskaŭ samtempe okazis la observoj de la kapitano Fabian von Bellingshausen de la rusa mararmeo, de la kapitano Edward Bransfield de la brita mararmeo kaj de la usona fokisto Nathaniel Palmer. El ili verŝajne Bellingshausen estis la unua.

La unua alteriĝo okazis la postan jaron per la usona fokisto John Davis, la 7-an de februaro 1821. Pro bonaj veterkondiĉoj la angla maristo James Weddell atingis la de li nomatan maron de Weddell je 74° 15′ sudo. Sekve la franca reĝo postulis de Jules Dumont d'Urville, ke li plibonigu tian rekordon, sed tio sukcesis nur dum la dua provo de la vojaĝo (1837-1838), kiam li ekvidis la teron de Adelio.

En 1838, la usonano Charles Wilkes pruvis, ke Antarktio estas vere kontinento.

Post kiam oni trovis la ekzaktan lokon de la magneta norda poluso en 1831, James Clark Ross ekvojaĝis en 1839 per siaj ŝipoj HMS Erebus und HMS Terror al la magneta suda poluso. Serĉante ĝin, Ross ja povis lokigi proksiman pozicion, sed ne atingi ĝin. Li mapigis ankaŭ la maron de Ross, kiu poste estis nomata laŭ li.

La vera konkero de Antarktio tamen komenciĝis en 1895 per la 6-a internacia geografia kongreso, kiu okazis en la londona Imperial Institute. La 3-an de aŭgusto oni decidis dum tiu kongreso, ke "tiu kongreso notas sian opinion, ke la esploro de Antarktaj regionoj estas la plej granda parto de geografia esplorado ankoraŭ farota"[1] kaj proponis al la sciencistoj de la tuta mondo plani ekspediciojn tien.

La 11-an de decembro 1911, la norvego Roald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis la sudan poluson.

Citaĵo
 Sovaĝa kiel neniu alia lando de nia Tero, ĝi kuŝas nevidita kaj netretita. 
— Roald Amundsen, 1911

35 tagojn poste ankaŭ la brito Robert Falcon Scott atingis la poluson, sed li kaj lia grupo pereis tie.

Tiutempe, kiam la tuta mondo ŝajnis jam esplorita, la Antarkto similis al la lasta nekonata loko surtere kaj la konkero de tiu parto de la tero iĝis metafero de la triumfo de imperiismo. Tiel diris Leonard Darwin, le prezidanto de la Royal Geographical Society dum adiaŭa vespermanĝo por Robert Falcon Scott, antaŭ ties ekvojaĝo:

Citaĵo
 Scott pruvos denove, ke la vireco de nia nacio ne mortas kaj ke la ecoj de niaj prauloj, kiuj gajnis la imperion, daŭre floras inter ni.[2] 
— Leonard Darwin

Nuntempe

Antarkto

Nuntempe, inter 1.000 kaj 4.000 sciencistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantan loĝantaron. Ĉiujare, pli ol 10.000 turistoj vizitas Antarkton.

Flaŭro kaj faŭno

Marsupiuloj iam loĝis en Antarkto. Ili alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinento estis ankoraŭ kunligitaj. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio antaŭ la mioceno. La kontinento nun estas plejparte loĝejo de balenoj, fokoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Sciencistoj, do homoj, estas la nuraj grandaj animaloj, kiuj nun loĝas en la koro de la kontinento.

Politika stato

Monto Scott en Antarkto

En la 20-a jarcento sep landoj postulis teritoriojn en Antarktio, ĉu pro malkovro, ĉu pro posedo de lando pli norde de la suda poluso. Tiuj landoj estis:

Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno rajtas posedi areojn tie - Antarktio estu la ununura kontinento ĉasta, apartenanta al la naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptis tiujn postulojn.

Vidu ankaŭ

Mapo de la insuloj Livingston kaj Greenwich
Mapo de Antarkto (Geografia Revuo, 1956)

Referencoj

  1. Angle: „that this Congress record its opinion that the exploration of the Antarctic regions is the greatest piece of geographical exploration still to be undertaken“
  2. Angle: „Scott is going to prove once again that the manhood of our nation is not dead and that the characteristics of our ancestors who won the Empire still flourish among us.

Bibliografio

  • Gonzalez M.J. 1956 : Lukto de la antarktaj ekspedicioj, Geografia Revuo, 1(1), 13-15
  • Anonimo 1957 : La unua transiro de la Antarkto, Geografia Revuo, 2(2), 22-23

Eksteraj ligiloj